Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2015 5 23 /01 /janvier /2015 22:29
Japanio : mortigaj akcidentoj en Fukuŝimo, neplenumitaj promesoj de Tepco

23/01/2015

En Japanio, Fukuŝimo, la nukleaj centraloj numero 1 kaj 2 okazigis du pliajn viktimojn : du laboristojn, mortigitajn en du malsamaj akcidentoj, la 19an kaj 20an de januaro. De post la cunamo kaj la katastrofo de Fukuŝimo-Dajĉi, la sekurecaj kondiĉoj de la dungitoj estas regule objekto de kritikoj.

La unua dungito, kiu laboris en Fukuŝimo-Dajĉi, centralo numero 1, falis en malplenan cisternon kies kovrilon li provis malbloki. Tiu kovrilo malkroĉiĝis kaj falis kun li. La alia dungito, kiu laboris en la dua centralo de la regiono, havis kapon blokitan en rotacia maŝino. Ĝi ekfunkciis dum li ŝraŭbis bolton.

Laŭ la ĵurnalo Japan Times, la akcidentoj en la centralo numero 1 preskaŭ duobliĝis. De post la pasinta 1a de aprilo, 55 okazis. Tepco provas plenumi sian promeson faritan en septembro 2013 al la Ĉefministro, nome malinfektadi la tutan akvon stokitan en la areo antaŭ la fino de marto. Ĝi do duobligis la nombron da laboristoj por atingi 7.000. Sed konsekvence, la sub-traktantoj kiuj dungas la plimulton de tiuj laboristoj, laborigas personaron kiu ne ĉiam estas kvalifikita : la ŝelkozono kiun surhavis la unua laboristo estis kroĉita nenie.

Pasintan marton, alia laboristo jam mortis superŝutita sub sedimentoj dum elkavigaj laboroj. La 20an de januaro, la direktoro de la centralo numero 1 engaĝiĝis plibonigi la sekurecajn kondiĉojn en la areo, promeso regule farita de Tepco.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150120-japon-tepco-securite-centrale-nucleaire-accidents-victimes-ouvriers/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }