
30/01/2015
Foto : popoliga kolonio de Har Homa. | AFP/THOMAS COEX
Israelo konstruos 430 pliajn loĝejojn por kolonianoj en okupaciata Cisjordanio, malgraŭ la internacia malaprobo pri daŭrigo de la koloniado, raportis vendredon 30an de januaro, specialigita israela organizaĵo.
La israelaj aŭtoritatoj publikigis vendredon la ofertalvokojn por plivastigo de kolonioj jam ekzistantaj en kvar lokoj de okupaciata Cisjordanio, asertis Daniel Seidemann, ĉefo de kontraŭ-kolonia observejo Terrestrial Jerusalem.
«Oni malfermas la koloniajn kluzojn!», li bedaŭris, maltrankvila pro eblaj novaj anoncoj de kolonioj en balota kunteksto, kiu antaŭas la anticipajn israelajn balotojn de la 17a de marto.
«Temas pri militkrimo, kiu devus instigi la internacian Punkortumon al pritrakto de la kolonia demando», reagis Wassel Abu Yussef, unu el la estroj de la Organizaĵo por liberigo de Palestino.
Tiuj ofertalvokoj estas lanĉitaj en etoso de viglaj streĉoj inter Israelanoj kaj Palestinanoj, kiuj incitegaj, ĵus petis aniĝon al la Internacia Punkortumo, supozata persekuti la israelajn estrojn pro militkrimo.