16/01/2015
Du el la plej grandaj produktistoj de cemento en la mondo, Lafarge kaj Holcim, freŝdate anoncis sian kunfandiĝon. Ambaŭ kompanioj eksciis klare ke la kunfandiĝo profitos al la akciuloj, sed rifuzis starigi engaĝiĝojn por la laboristoj, inter kiuj multaj suferos pri delokigoj aŭ maldungoj. Ili ankaŭ rifuzis socialan dialogon kun la sindikatoj por ke la voĉo de la laboristoj estu aŭdata dum la kunfandiĝa procezo. La laboristoj, nun rebatas. La sindikatoj de Lafarge kaj Holcim lanĉis tutmondan kampanjon kaj petas vian subtenon.
Retmesaĝo :
Mi subtenas la peton de tuja intertraktado kun la reprezentantaj institucioj de la personaro, pri la konsekvencoj de la kunfandiĝo anoncita inter Holcim kaj Lafarge en la celo nome :
- Garantii daŭrigon de la akiritaĵoj kaj laborkondiĉoj de la laboristoj en la filioj de la entrepreno cedita al kromfirmao ;
- Garantii respekton de ĉiuj validaj akordoj kaj kolektivaj konvencioj fare de la nova kunfandiĝa unuo ;
- Daŭrigi la socialan dialogon praktikatan inter Lafarge kaj la sindikataj organizaĵoj mondskale en la nova kunfandiĝa unuo ;
- Konsulti la laboristojn kaj ties sindikatojn dum la kunfandiĝa procezo kaj poste.
Ne al kunfandiĝo sen rajtoj por la laboristoj !
Partnerece kun BWI, internacia federacio de la laboristoj de konstruaj kaj konstrumaterialoj, ligno, forsta industrio kaj similaj,
EFBWW, Eŭropa federacio reprezentanta la laboristojn de konstruado kaj konstrumaterialoj, ligno kaj ties ekspluatado