Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2015 3 14 /01 /janvier /2015 10:02
Germanio : Pediga estas petita ne utiligi la atencojn de Parizo

14/01/2015

La kontraŭ-islama movado Pediga alvokis siajn subtenantojn manifestacii kun nigra brakbendo omaĝe al la viktimoj de la atencoj de Parizo. Desegnistoj kaj politikaj viroj skandaliĝas.

Kelkajn tagojn post la atencoj kontraŭ Charlie Hebdo kaj la juda komunumo en la franca ĉefurbo, la alvoko de la « Eŭropaj patriotoj kontraŭ islamigado de Okcidento (Pediga) omaĝi la viktimojn de Parizo estigas indignon. La organizaĵo petis surhavon de nigra brakbendo en funebra signo dum ties lunda tradicia kolektiĝo en Dresdeno.

En Germanio, la ministro-prezidento de Bavario kaj prezidento de la CSU, Horst Seehofer, petis de la respondeculoj de la movado Pediga, ke ili nuligu siajn manifestaciojn », indikas la ĵurnalo Spiegel. « Se la samaj personoj kiuj, antaŭ unu semajnon, denuncis la mensogan gazetaron, defiladas nun kun nigra brakbendo por defendi gazetliberecon, ni spektas kulminon de hipokriteco », komentis siaflanke la germana ministro pri justico Heiko Maas (SPD), menciita de la berlina ĵurnalo der Tagesspiegel. « Se ili havus minimumon da deco, la organizantoj nuligus tute kaj simple tiujn manifestaciojn ».

Naŭzo por la « vulturoj »

Ankaŭ kolektivo da francparolantaj gazetdesegnistoj denuncas utiligon de la timo fare de Pediga. En ilia fejsbuka paĝo, la « karikaturistoj unuiĝintaj kontraŭ Pediga » esprimas sian « naŭzon » vidi la viktimojn de la atencoj utiligitaj de « vulturoj ».

https://www.facebook.com/pages/Karikaturisten-gegen-Pegida-Caricaturistes-unis-contre-Pegida/847889605276042

Germanio : Pediga estas petita ne utiligi la atencojn de Parizo

Kiel ĉiuj lundoj de post la 20a de oktobro, la movado Pediga alvokis siajn subtenantojn kolektiĝi en Dresdeno. Por la unuafojo, manifestacio okazos ankaŭ en Lajpcigo. Kontraŭ-manifestacioj estas antaŭviditaj.

(Noto : Kaj kolektis ĉirkaŭ 100 000 personojn en tuta Germanio)

La 5an de januaro, Pediga kolektis 18 000 personojn en Dresdeno. En tiu urbo, ĉefurbo de Saksio, kontraŭ-manifestacio kolektis 35 000 partoprenantojn sabaton 10an de januaro.

http://www.courrierinternational.com/article/2015/01/12/pegida-prie-de-ne-pas-instrumentaliser-les-attentats-de-paris

https://www.youtube.com/watch?v=pgOgB-YA_M0#t=47

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }