Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 janvier 2015 2 06 /01 /janvier /2015 13:21
Germanio : La katedralo de Kolonjo malŝaltas siajn lumojn

06/01/2015

Manifestacioj « kontraŭ islamigado » de la socio komenciĝis iniciate de grupo kiu alprenis la nomon « Patriotaj Eŭropanoj kontraŭ Islamigado de Okcidento » (Pegida). De oktobro, ili okazas ĉiulunde sammomente en pluraj germanaj urboj.

En Dresdeno, ĉefurbo de Saksio, kie la movado komenciĝis, 18.000 personoj laŭ la polico, kolektiĝis lundon vespere. Rekordo de post la komenciĝo de la movado, kiu tamen renkontis opozicion de grava kontraŭ-mobilizado en pluraj aliaj urboj.

En Kolonjo, « pluraj miloj » da opoziciuloj al Pediga frontis « kelkajn centojn » da personoj denuncantaj « islamigadon ».

La pontoj super Rejno kaj la urbodomo estingiĝis en signo de protesto. La katolika eklezio eksplikis ke ĝi aktivas kontraŭ la diskriminacioj, favoras religian liberecon kaj ne volas oferti « belan kadron » al tiu movado.

En Berlino, kontraŭ-rasistoj pli multnombraj ol Pediga

http://www.dailymotion.com/video/x2e434k_allemagne-mobilisation-contre-pegida_news

En Berlino, ĉirkaŭ 300 aktivuloj kontraŭ-« islamigado » kolektiĝis proksime de la urbodomo, dum ĉirkaŭ 5.000 kontraŭ-manifestaciantoj, laŭ germana informagentejo DPA, direktiĝis al la Brandenburga pordego. La lumigado de la konstruaĵo, simbolo de la germana ĉefurbo estis malŝaltita. Samkiel tiu de la Televida turo kiu estingiĝis fine de posttagmezo.

Kiel eksplikas la retpaĝo de Slate, tiuj simbolaj gestoj eĥigas tiun de la Semper-Operejo en Dresdeno kies fasadaj lumoj estis tute malŝaltitaj dum la pasinta marŝado de Pediga en la Saksa urbo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }