22/01/2015
Malhelpata manifestacii lundon en Lajpcigo pro timo de atenco, la germana movado kontraŭ « islamigado » Pediga kolektis laŭ la polico nur 15.000 personojn merkredon vespere en Lajpcigo, sub la flagrubando « Legida », multe malpli ol esperis la organizantoj. Iom pli frue en la tago, la estro de la kontraŭ-islama movado Pediga, Lutz Bachmann, eksiĝis post apero en la gazetoj de foto kiu montras lin surhavantan adolf-hitlereskan mustaĉeton kaj harfaskon.
Ĝis 100.000 personoj estis atenditaj. Pro tio deplojiĝis amasa polica forto kun 4.000 personoj por disigi la kontraŭ-islamajn manifestaciantojn en Lajpcigo kaj ties opoziciantojn.
Ĉe la alveno, la unuaj estis malplimultaj kun 15.000 personoj. Ili tamen pli mobilizis post la nuligo de sia manifestacio pro sekurecaj kialoj lundon en ilia kampo en Dresdeno, kelkajn kilometrojn for de tie. Ĉirkaŭ 20.000 personoj surstratiĝis por rebati la kontraŭ-islaman movadon.
Tiu vespero komenciĝis per surprizo post la anonco de la demisio de la estro de Pediga, Lutz Bachmann. Foto montranta lin kombitan kiel Hitler kaj surhavantan la mustaĉon de la « Führer », sed ankaŭ rasistaj paroloj publikigitaj en ties eks-fejsbuka paĝo devigis tiun eks-kondamniton eksiĝi. Dum ties movado neas ĉiajn akuzojn pri ksenofobio, la deklaroj de Bachmann povus makuli la movadon.
Ĉu tiu eksiĝo malutilos al la movado aŭ ties estro fariĝos martiro kaj unuigos homojn kiuj amase forpuŝas la sistemon kaj la gazetaron? Respondo venontan lundon.
http://www.rfi.fr/europe/20150121-allemagne-15-000-manifestants-contre-islamisation-leipzig/