Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2015 2 27 /01 /janvier /2015 15:55
Francio : Kalezo : Human Rights Watch denuncas la policajn perfortojn kontraŭ la migrantoj

27/01/2015

La NRO Human Rights Watch (HRW) denuncis en komunikaĵo « la turmentadojn kaj mistraktadojn fare de la franca polico kontraŭ la azilpetantoj kaj migrantoj vivantaj en senhava stato en la urbo Kalezo (Francio) ». La ekscesoj priskribitaj en la atestoj kolektitaj de HRW entenas draŝadojn kaj atakojn per plorigaj gasoj

La NRO pri homaj rajtoj interparoladis kun 44 azilpetantoj kaj migrantoj en Kalezo, inter kiuj tri infanoj en novembro kaj decembro 2014.

Dek naŭ personoj, el kiuj infanoj, deklaris ke la polico mistraktis ilin almenaŭ unu fojon, interalie per draŝadoj. Ok suferis pri membraj rompiĝoj aŭ aliaj videblaj vundoj kiujn, laŭ iliaj diroj estis kaŭzitaj de la polico en Kalezo kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Dudek unu, el kiuj du infanoj, konfidis ke la polico ŝprucigis plorigajn gasojn al ili.

« La azilpetantoj kaj migrantoj ne devus suferi pri policaj perfortoj kaj neniu azilpetanto devus vivi en la stratoj », deklaris Izza Leghtas, esploristino en la fako Okcidenta Eŭropo ĉe HRW.

« Oferti taŭgajn kondiĉojn kaj humanan traktadon al la azilpetantoj ne estas nur demando de respekto de leĝaj devigoj, tio estas ankaŭ meti finon al tia situacio, en kiu troviĝas multaj azilpetantoj en Kalezo. »

La franca registaro devus tuj enketi pri la atestoj rilatantaj al la policaj perfortoj kontraŭ la azilpetantoj kaj migrantoj en Kalezo, kaj garantii ke ĉiuj personoj kulpaj pri tiaj agoj estu persekutitaj, rekomendas HRW.

« La franca registaro devus ĉesigi ĉiajn policajn perfortojn kaj respekti sian engaĝiĝon rapide provizi loĝejon al la azilpetantoj », konkludas Izza Leghtas.

« Daŭra solvo de la Kaleza krizo estas delonge atendata. »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }