/image%2F0553642%2F20150128%2Fob_62258c_facebookatheism.jpg)
28/01/2015
Egipta tribunalo kondamnis studenton al tri jaroj da malliberejo ĉar li « misfamigis » islamon post malkaŝo de sia ateismo en fejsbuka paĝo, indikis dimanĉon lia advokato.
La junulo 21-jaraĝa estis kondamnita fare de tribunalo en la provinco Buhajra (nordo) ĉar li « misfamigis monoteisman religion, nome Islamon, insultante Dion kaj ties profeton », laŭ lia advokato, Ahmed Abdel Nabi.
La egipta leĝo punas ĉian insulton aŭ mankon de respekto kontraŭ la tri monoteismaj religioj, kiujn la landa Konstitucio agnoskas kaj protektas : islamo, kristanismo kaj judaismo.
La studento estos liberigita kontraŭ kaŭcio atendante sian apelacian proceson kiu komencos la 9an de marto, aldonis S° Abdel Nabi.
« Ni pagis la kaŭcion de 1.000 pundoj kaj atendas lian liberigon », li precizigis, menciante ke lia kliento estas malliberigita de novembro.
Post anonco ke li estas sendiulo en ties fejsbuka paĝo, la nomo de la junulo aperis en la loka gazetaro. Reage, liaj najbaroj multobligis ofendojn, laŭ Iŝak Ibrahim, esploristo ene de Egipta iniciato por individuaj rajtoj, kiu sekvas la aferon.
La studento vizitis la policejon por plendi, sed estis arestita kaj submetita al justico pro insulto al Islamo, precizigis la esploristo.
Ateismo estas vaste rifuzita de konservativa egipta socio, kaj la religiaj aŭtoritatoj de la lando, islamaj kaj kristanaj, plurfoje insistis pri la neceseco batali kontraŭ ĝi.
En junio kristano estis kondamnita al ses jaroj da malliberejo ĉar « li insultis la profeton Mohamedon en Fejsbuko », provokante religiajn koliziojn en ties vilaĝo sude de Egiptio.
(...)
« Multaj Egiptanoj plu opinias ke la ateistoj bezonas medicinan helpon »