Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 janvier 2015 7 25 /01 /janvier /2015 17:36
Egiptio : Ŝajmaa Al-Sabbagh, simbolo de nefinita revolucio

25/01/2015

Sabaton, manifestaciantino identigita kiel Ŝajmaa Al-Sabbagh, 33-jaraĝa kaj patrino de 5-jaraĝa infano, estis mortigita dum ŝi partoprenis kolektiĝon organizitan de Socialista populara alianco, en Kairo. Laŭ Associated press, temis pri paca marŝado direkte al la placo Tahir (Placo de Liberigo, centro de la protesta movado de 2011), por deponi kronon da rozoj memore al la manifestaciantoj mortintaj antaŭ kvar jaroj.

Ŝajmaa Al-Sabbagh, mortigita plenstrate

Manifestaciantoj indikis ke la junulino ricevis kugletaĵojn fare de la polico, kiu disigis la manifestacion. Aserto dementita de la ministro pri internaj aferoj, Abdel Fattah Osman : « Neniu armilo, ĉu kugletaĵaj fusiloj, ĉu kaŭĉukaj kugloj ne estis uzitaj », li asertis sabaton vespere.

« Temis pri malgranda manifestacio kiu ne bezonis uzadon de tiaj armiloj. Okazis nur du pafoj da plorigaj gasoj » li aldonis. Siaflanke, la Ĉefministro, Ibrahim Mahlab, deklaris ke enketo pri la morto de Ŝajmaa Al-Sabbagh, komenciĝis kaj « se eraro estis plenumita, la kulpinto estos punita ». Ses personoj estis arestitaj kadre de la disigo de tiu kolektiĝo.

La fotoj de tiu terura sceno – oni vidas la edzon de la aktivulino kapti ŝin kiel eble, post ricevo de la kugletaĵoj – cirkulas en la reto en la tuta mondo.

Ŝajmaa, kiu ankaŭ estis advokato specialigita pri laborjuro, kaj aktivadis en la gvidanta teamo de la partio, laŭ « Al Ahram», fariĝis simbolo de tio, kion denuncas de tro longtempe la Egiptanoj : la policajn perfortojn.

De post sia alveno al potenco pasintan junion, la prezidento Abdel Fattah Al-Sissi persekutas la Islaman frataron, ĝis malpermeso de la Frataro kreita en 1928 sub regno de Hosni Moubarak. De post la eksigo de la prezidento Morsi, kiu apartenis al tiu organizaĵo, soldatoj kaj policistoj mortigis pli ol 1.400 islamajn manifestaciantojn kaj pli ol 15.000 personoj estis arestitaj.

En raporto publikigita pasintan vendredon, la Internacia federacio pri homaj rajtoj en Egiptio, maltrankviliĝas pri la difektaĵoj de homaj rajtoj en Egiptio. La NRO opinias ke « la aŭtoritatoj faras ĉion eblan por silentigi ĉian formon de disidenteco aŭ kritikojn de la registaro, kiel protestadojn, sendependan ĵurnalismon, kaj eĉ publikigaĵojn en la sociaj retoj.

http://www.parismatch.com/Actu/International/Shaimaa-al-Sabbagh-symbole-d-une-revolution-inachevee-696680#

https://www.youtube.com/watch?v=JOC5q9gkO1U

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }