Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 janvier 2015 1 26 /01 /janvier /2015 15:01
Aŭŝvico, 70 jarojn poste

26/01/2015

Tri cent postvivantoj de Aŭŝvico reiros morgaŭ sur la loko de unu el la plej teruraj okazaĵoj el la homa historio por lanĉi atentigon kontraŭ ripeto de tia krimo, 70 jarojn post la liberigo de tiu morto-kampo fare de la Ruĝa armeo.

« Tio estas simbola datreveno, memorfestata ĉeeste de grava grupo de postvivantoj » menciis Piotr Cywinski, direktoro de la muzeo de la koncentrejo instalita ekde 1940 de la nazia Germanio sude de Pollando.

La franca prezidento François Hollande, germana Joakim Gauck kaj ukrainia Petro Poroĉenko interalie ĉeestos por spekti la ceremonion antaŭ la memorigaĵo de Birkenau, loko de ekstermado de unu miliono da judoj.

Fariĝinta « loko de memoro kaj muzeo », ĝi akceptis pasintjare 1,5 milionon da vizitantoj.

« Kion la nazioj volis neniigi, tion ni savos el forgeso », deklaris Wladyslaw Bartoszewski, eks-ĉefo de la pola diplomatio kaj eks-malliberulo en Aŭŝvico.

http://www.ladepeche.fr/article/2015/01/26/2036526-auschwitz-70-ans-apres.html

https://www.youtube.com/watch?v=Og0WmB8kfQ4

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }