16/01/2015
La azilpetantoj al Aŭstralio kolektitaj en la detenejoj de la insulo Manus komencis malsatstrikon.
Ĉirkaŭ 400 azilpetantoj al Aŭstralio, kolektitaj de la aŭstraliaj aŭtoritatoj en la insulo Manus, komencis malsatstrikon. Dek kvin el ili kudris al si la lipojn. Ili rifuzas rekondukon al Papuo-Nov-Gvineo, kiel proponas la aŭstralia Ministerio pri Migrado. Ili asertas ke ili tie estus mortigitaj.
La insulo Manus apartenas al Papuo-Nov-Gvineo sed loĝigas karcerajn instalaĵojn kaj detenejojn por azilpetantoj de la aŭstralia registaro.
The Sydney Morning Herald diskonigis en ties retpaĝo videon memorigantan la aĉajn detenkondiĉojn de la azilpetantoj. La 15an de januaro, la aŭstraliaj aŭtoritatoj ankoraŭ ne reagis oficiale al la anonco de tiu malsatstriko. La demando pri la « boat people » estis unu el la ĉefaj temoj de la federala balotkampanjo de septembro 2013 en Aŭstralio, en kio venkis la Liberala partio. De tiam, la Ĉefministro Tony Abbott engaĝiĝis « haltigi la boatojn » kiuj alvenas en la aŭstralia akvo.
Jam en septembro 2014, la akordo subskribita kun Pnom-Peno por transloki la migrantojn kaj loĝigi ilin en Kamboĝo estigis viglajn reagojn ĉe la migrantoj.