Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 décembre 2014 1 29 /12 /décembre /2014 18:09
Usono : senkulpigita, 70 jarojn post lia ekzekuto

29/12/2014

Georges Stinney Jr., Juna nigrulo, estis nur 14-jaraĝa kiam li estis ekzekutita en Sud-Karolino post kondamno pro murdo de du junaj blankulinoj.

George Stinney Jr., estis 14-jaraĝa kiam li sidis sur la elektra seĝo de la malliberejo de Kolombia en Suda Karolino. La knabo estis tiel malgranda, la seĝo tro granda por li, ke li devis sidiĝi sur telefonlibro. Tio okazis en 1944 kaj li estas ĝis hodiaŭ la plej juna mortokondamnito el freŝa Historio de Usono.

70 jarojn poste, li ŝajne estos senkulpigita de la murdo de du mortintaj knabinoj, Betty June Binnicker, 11-jaraĝa kaj Mary Emma Thames, 8-jaraĝa, en la urbeto Alcolu, raportas BBC News. La juĝisto Carmen Mullins ĵus nuligis la justican decidon kiu kondukis lin al morto.

Pluraj advokatoj batalis tiujn pasintajn jarojn por ke la afero estu denove ekzamenita, persvaditaj ke la konfesoj de Stinney estis tiam trude akiritaj.

3 horojn da proceso, 10 minutojn da pridiskuto, ekzekutita 3 monatojn poste.

Neniu pruvo estis starigita kontraŭ la knabo. Li estis la lasta kiu vidis la knabinojn ankoraŭ vivantaj, kaj iris informi la policon post diskonigo de esploranonco.

Lia proceso daŭris nur tri horojn kaj la ĵurio, konsistigita el 12 blankaj viroj, deklaris lin kulpa, post 10 minutoj. Li estis ekzekutita 3 monatojn poste.

En 2009, lia fratino asertis ke la juna akuzito estis kun ŝi kaj ke li ne plenumis tiujn murdojn.

La afero fariĝis simbolo por la aktivuloj el la tuta mondo pri nehumaneco kaj maljusteco de la mortopuno.

https://www.youtube.com/watch?v=Hi7YGjEgtLM

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }