
04/12/2014
Bildo: «Mi ne povas spiradi», la lastaj vortoj de Eric Garner fariĝis kolektiĝa krio © REUTERS/Stephen Lam
Novjorko spertis tumultan nokton, kun miloj da manifestaciantoj sur la stratoj por denunci la senkulpigon de policistoj, blankhaŭtaj, kiuj mortigis Eric Garner, nigrulo, pasintan someron. Tiu afero rememoras tiun de Fergusono antaŭ dek jaroj ; la kolero estas la sama.
«Neniu praviga motivo» por kulpigi Daniel Pantaleo, policisto respondeca pri la strangolado de Eric Garner, pasintan 17an de julio. Tion decidis merkredon la granda ĵurio en Novjorko, pri la afero de tiu viro 43-jaraĝa, mortigita post perforta arestado, ĉar li ŝtelis cigaredojn.
Tiu nova evento, dek tagojn post la senkulpigo de Darren Wilson, la policisto kiu mortigis Michael Brown en Fergusono apud Sankta-Luiso, vekis koleron de dekoj da miloj da usonanoj. Tiam, same kiel pasintsemajne, multnombraj personoj surstratiĝis por denunci decidon kvalifikitan kiel rasisman, helpe de la agitvorto «I Can't Breathe» («Mi ne povas spiradi»), la lastaj vortoj eldiritaj de Eric Garner.
Inter la manifestaciantoj, ĉeestas David, aktivulo kiu agadas favore al la civitanaj rajtoj. «Mi koleras, elreviĝas, furiozas kontraŭ la maniero, laŭ kiu la homoj estas traktitaj de la polico. Kaj la maniero, laŭ kiu la sistemo protektas la murdistojn».
Tuj, la sociaj retoj ekzaltiĝis, multaj sendis subtenajn pepaĵojn, indignon, kaj fotojn de la manifestacioj. Eĉ la novjorka urbestro, Bill de Blasio, avertis sian mestizan filon ke li «atentu se li interrilatiĝas kun policistoj».