Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 décembre 2014 3 24 /12 /décembre /2014 15:55
Usono : Antonio Martin, juna nigrulo, 18-jaraĝa, mortpafita de policisto

24/12/2014

Juna nigrulo 18-jaraĝa, estis mortigita pasintan nokton en benzin-stacio situanta en Berklio, en la kantono Sankta-Luiso, Misurio. Atestantoj, inter kiuj ties patrino, asertas ke Antonio Martin estis mortpafita de policisto je la 23a horo kaj 15 (surloka horo). Faktoj kiuj okazis ne malproksime de freŝdata evento, la morto de la juna Michael Brown, ankaŭ 18-jaraĝa, kaj mortigita de blankhaŭta policisto.

La policaj servoj de la kantono Sankta-Luiso enketas pri tiu morto kiu implikas polican agenton de Berklio, eksplikas la ĵurnalo Saint Louis Post-Disptach en ties merkreda eldono. Ilia porparolanto deklaris al CNN ke la viktimo, kiu estis kun alia viro, « tenis pistolon direkte al la oficiro, kiu timante por sia vivo, pafis. La dua persono fuĝis ». La stacio estas ekipita de sekurkameraoj.

https://www.youtube.com/watch?v=Gu7bV4kWThM

Usona fotisto, David Carson, rekte sekvas la eventojn en Tvitero : ( https://twitter.com/PDPJ )

Sesdeko da personoj kolektiĝis sur la pafada loko. Komenco de alfrontiĝoj inter policistoj kaj manifestaciantoj okazis sur la loko de la dramo, tri estis arestitaj, fumo estas videbla sur la video filmita surloke kaj detonacioj estas aŭdeblaj.

https://www.youtube.com/watch?v=UqDkm2Usdsg

Sociaj retoj

La anonco de tio, kio povus esti nova « misago » cirkulis en la sociaj retoj (adreso : #antonio), diskonigante videojn de la patrino de la viktimo ploranta kaj fotoj de la viktimo kuŝanta surgrunde.

La pafado en Sankta-Luiso, Misurio okazas post la dramo de Ferguson kiu ege emociis la landon, aparte en la nigrula komunumo. La policisto tiam pafis dek du fojojn kontraŭ la juna nigrulo ne armita. La nepuniteco kiu poste estis konsentita al li de la justico okazigis dekojn da manifestacioj en la lando. Pluraj aliaj freŝdataj dramoj samtipaj kolerigis la nigrulan komunumon kiu sin deklaras viktimo de rasismo fare de la polico.

"Kolektivo kontraŭ la policaj perfortoj al Nigruloj" alvokis al giganta manifestacio en Times Square la 31an de decembro vespere, malgraŭ la moratorio postulata de la urbestro de Novjorko. La situacio plu streĉiĝis post la murdo sabaton de du novjorkaj policistoj, mortigitaj plentage en ilia patrolveturilo ŝajne en gesto de venĝo.

http://www.lesechos.fr/monde/etats-unis/0204038052534-le-missouri-confronte-une-nouvelle-fois-a-la-mort-dun-adolescent-noir-1078019.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }