/image%2F0553642%2F20220605%2Fob_a6e334_subnutradon.jpg)
16/12/2014
Fronte al la problemoj de subnutrado pri kiu suferas pli kaj pli da landoj, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) kuraĝigas promocion de la agrikultura biodiverseco.
Studaĵoj montras ke multaj surlokaj specioj, hodiaŭ malaperintaj profite al komercaj specioj (maizo, tritiko, sojo…), enhavis nutrajn kvalitojn multe pli altajn. Ekzistas, ekzemple, surlokaj specioj centoble pli riĉaj en vitaminoj ol la blanka banano.
Laŭ ONA, la subnutrado de du miliardoj da personoj en la mondo atestas pri misadaptiĝo de la nunaj nutradaj reĝimoj. Estas do necese « koncentri la ĉefajn strebojn en reveno al surlokaj kultivoj kaj al la tradiciaj nutradaj sistemoj. »
La malapero de lokaj semoj kaj la importoj de malmultkostaj komercaĵoj malfaciligas tiun revenon al tradiciaj sistemoj, kiel eksplikas la Island Food Community.
Tamen ONA kondukas laboron de informado kaj atentigo por konigi la nutradan valoron de la nutraĵoj kaj de la nutradaj reĝimoj. 10.000 nutraĵoj estas jam registritaj en datumbazo.
Ligante la plibonigon de la nutrado al la protektado de surlokaj diversigitaj specioj, la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj konstatas la « senkapablecon de la industria agrikulturo nutradi la mondon. »
Video 2012 : Kiel nutradi la homojn ?
