Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2014 4 11 /12 /décembre /2014 11:23
Peruo : Limao manifestacias por nia planedo

11/12/2014

La manifestacio en Limao reeĥas la tutmondan mobilizadon pri la klimato de la novjorka pintkunveno pasintan septembron, kiu emfazis la klimatan ŝanĝiĝon kiel politika prioritato kaj kiu kolektis centojn da miloj da personoj en la mondo. PHOTO ALONSO CHERO, ARCHIVES AFP

Miloj da personoj defiladis merkredon en la centro de Limao kaj alvokis la partoprenantojn de la UN-konferenco pri la klimato, interkonsenti pri tutmonda akordo por protekti nian planedon, minacitan de varmiĝa kreskado.

« Ŝanĝu la sistemon », skandis la manifestaciantoj, inter kiuj multaj delegacioj venintaj de Brazilo, Ekvadoro kaj Bolivio, postulante de ties registaroj ke ili protektu la naturajn resursojn.

Studentoj, ekologiistoj, dungitoj, laboristoj, indiĝenaj grupoj kaj virinaj organizaĵoj konsistigis buntan homamason kiuj serpentumis en Karnavala etoso inter la parko de la Marsa Kampo ĝis la placo San Martin, en la historia kvartalo de Limao, je la sono de frapinstrumentoj kaj blovinstrumentoj kaj sub la varma suno de la suda somero.

Laŭ la polico, la manifestaciantoj ne estis pli ol 2000, sed surlokaj ĵurnalistoj opiniis ke la homamaso estis ege pli multnombra.

La manifestaciantoj, inter kiuj multaj surhavis tradiciajn vestojn, svingis afiŝtabulojn postulantajn « 100% da renoviĝanta energio » kaj flagrubandojn asertantajn « la vivo pli valoras ol oro », sub la rigardo de la policoj amase deplojita.

Ronald Guillen, el la organizaĵo Admicco kiu defendas la interesojn de la marbordaj komunumoj de Peruo, indikis ke temas pri « demando de konservado »

« La klimata ŝanĝiĝo povas esti ege malutila por ĉiuj konstruaĵoj laŭlonge de la marbordo » kaj « povas fariĝi danĝera por la loĝantoj » li eksplikis. « Ni devas prizorgi nian planedon (…) ĝi estas nia komuna hejmo, kaj ni ne havas alian », li emfazis.

Brian Palacios, hipopa kantisto 20-jaraĝa, deklaris ke li manifestacias por « haltigi la poluadon ». « Okazis tiom da konferencoj antaŭ tiu ĉi, kaj tamen la klimata ŝanĝiĝo plu estas problemo », elvokante la nun okazantan intertraktadon en alia kvartalo de la ĉefurbo.

« Ni devas organiziĝi. Ni devas pensi pri niaj komunumoj, ne nur al niaj propraj karieroj, al mono. Ni ankaŭ devas pensi pri niaj gefiloj, niaj fratinoj kaj fratoj », li aldonis.

La UN-konferenco devas ebligi starigon de fundamentoj pri interŝtata akordo sufiĉe ambicia kiu estus subskribita fine de la jaro 2015 en Parizo kaj estus efektivigita en 2020.

La manifestacio en Limao reeĥas la tutmondan mobilizadon pri la klimato dum la Novjorka pintkunveno pasintan septembron, kiu kontribuis al renaskiĝo de la klimata ŝanĝiĝo kiel politika prioritato kaj kiu kolektis centojn da miloj da personoj en la mondo.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }