05/12/2014
Partnerece kun Publikservoj Internacia (PSI) kaj Internacia Sindikata Konfederacio (ITUC).
PSI estas Internacia Sindikata Federacio reprezentanta 20 milionojn da laboristoj liverantaj vivnecesajn publikajn servojn al 150 landoj.
ITUC reprezentas 176 milionojn da laboristoj en 161 landoj kaj teritorioj kaj 325 aniĝintajn organizaĵojn.
Publikservoj Internacia kaj Internacia Sindikata Konfederacio urĝe alvokas sendi protestajn leterojn al la perua Ministro de la Laboro, solidarece kun Luis Isarra, ĝenerala sekretario de la Federacio de la Sindikatoj de Akvo-servoj de Peruo (FENTAP). La konstanta sindikata tempo pri kiu rajtas Luis kiel ĝenerala sekretario estis nuligita de la perua registaro ĵus antaŭ la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri klimataj ŝanĝiĝoj (COP20) kiu okazos ĉi-monate en Limao.
La tasko de Luis estas kunordigi la nacian sindikatan mobilizadon en Peruo koncerne la pintkunvenon. Ties sindikato, FENTAP, estis inter la plej aktivaj en opozicio al la politikoj de privatigo de akvo kaj ties salubrigo de ambaŭ registaroj, la nuna kaj la antaŭa. La sindikato konstruas kaj subtenas la grandajn naciajn mobilizadojn pri rajto al akvo. Al tiuj mobilizadoj, krom sindikataj organizaĵoj, partoprenas multaj asocioj.
Ili celas ankaŭ la profitdonan minindustrion respondecan pri poluado de akvofontoj por la terkultivistoj kaj urbanoj. Sciante pri la rolo de Luis en la mobilizado koncerne COP20, la motivo de tiu minaco ŝajnas evidenta : tio estas rekta atako kontraŭ la sindikataj rajtoj kaj demokratio en Peruo.