Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 décembre 2014 5 26 /12 /décembre /2014 21:58

26/12/2014

Spontanea movado ĉi 21an de decembro : palestinaj laboristoj kiuj ĉiutage iras al Israelo por labori ekstrikis por denunci la malfacilajn kondiĉojn kiuj estas truditaj al ili ĉe la kontrolejo.

Specifa striko okazis ĉi 21an de decembro proksime de Tulkarem, norde de Cisjordanio. Ĉirkaŭ 6.000 palestinanoj, kiuj trapasas ĉiutage la landlimon por iri labori en Israelo, spontanee ekstrikis en la celo protesti kontraŭ la « ĉiutagaj humiligoj suferitaj ĉe la kontrolejo », raportas la israela ĵurnalo Yediot Aharonot.

« La konstruado de nova trapasejo por piedirantoj je palestina flanko de la kontrolejo pligravigis la kondiĉojn por la Palestinanoj, kiuj devas provizore uzadi stretan pasejon. » Ĉar la konstruado efektiviĝas malrapide, la situacio daŭras, kio kaŭzis tiun koleran esprimon.

 

« Neniu respekto »

Sabri, Palestinano laboranta en Israelo de jaroj rakontas sian ĉiutagaĵon : « Koncerne min, kiam mi alvenas ĉe la kontrolejo, mi eniras en inferon. La homoj interpuŝiĝas kiel bestoj en tiu streta pasejo. Ili puŝas, la streĉiĝo kreskas, kaj ofte homoj vundiĝas kaj fine estas veturigitaj al malsanulejo de Tulkarem per ambulanco ».

Plejofte, nur kvar aŭ kvin el la 16 biometriaj kontrolejoj funkcias, kio malakcelas la trapasadon, plu eksplikas Sabri, kiu ankaŭ imputas obstrukcon de la tunelo al manko de organizado de la palestinaj aŭtoritatoj.

Sed ĉefe la malrespektan sintenon de la israela personaro la strikantoj deziras denunci. « Kelkafoje, ili traktas nin sen respekto », bedaŭras Azam. Li rakontas al la ĵurnalisto de Yediot ke li devis atendi ke la dungitoj finu sian interdiskuton por trapasi la kontrolejon, kaj ke la Palestinanoj kiuj malpacienciĝis aŭdis : « silentu ! »

 

Antaŭavizo

La strikmovado spontanee komencis, ĉi-dimanĉon 21an de decembro. « Mi vidis neniun kontraŭstari, rakontas Palestinano. Ni retropaŝis kaj rehejmeniĝis. » Intertraktado kun la palestinaj civilaj aŭtoritatoj ebligis relaboron, kaj la israela ministrejo pri defendo promesis finon de la konstruaj laboroj antaŭ la fino de la du venontaj monatoj.

« Ni relaboras, diris la strikantoj. Sed se ni ne konstatas plibonigadon en la konstruado de la nova kontrolejo, ni strikos ĉiusemajne kaj ne plu iros labori en Israelo. »

https://www.courrierinternational.com/article/2014/12/22/6-000-travailleurs-frontaliers-en-greve-pour-denoncer-une-humiliation-quotidienne

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }