12/12/2014
La nov-zelanda registaro akcelis la malaperon de la delfenoj Maui permesante ĉi-semajne petrolboradojn en ilia sanktejo.
Fakte la registaro anoncis 15 novajn permesilojn pri borado inter kiuj kelkaj en la Sanktejo por marmamuloj de Maui, en la arbara parko de Victoria, kaj en aliaj protektataj lokoj en Nov-Zelando.
La registaro ŝajne konsentis borpermesilon en maro, por la plej profunda ekstrakta projekto en oceana akvo neniam realigita en la mondo.
« La nacia aroganteco ignoris la ĝeneralan opozicion de la loĝantaro al borado en la sanktejo de Maui », deklaris la porparolanto de la Verda Partio Gareth Hughes. La registaro preferis subteni la tujajn interesojn de la petrolfirmaoj prefere al la Nov-zelanda popolo kiu amas kaj deziras protekti la delfenojn Maui.
« Dum la landoj el la tuta mondo kuniĝas en Limao por plani reduktadon de ellasiĝo de CO2, la nov-zelanda registaro atribuas petrolajn borpermesilojn en la areo de la plej minacita delfeno en la mondo. Tio estas honto ».
La ege profundaj putoj en maro estas multe pli riskaj ĉar nenio haltigas likadon, kiam akcidento okazas. La konsekvencoj de potenciala akcidento de puto en marvasto sur la ekonomio kaj la reputacio de Nov-Zelando estus katastrofa.