22/12/2014
Foto : Manifestaciantoj la 10an de decembro 2014 en Managvo kontraŭ la konstruado de la interoceana kanalo - REUTERS/Oswaldo Rivas
La konstruado de la interoceana kanalo de Nikarakvo komencas lundon 22an de decembro. Projekto de 50 miliardoj da dolaroj (preskaŭ dekoble pli ol MEP (malneta enlanda produkto), konfidita al ĉina entrepreno. Pli longa kaj larĝa ol la Panama kanalo, ĝi esperas kapti 5% el la tutmonda komerco. Sed malgraŭ la ekonomiaj profitoj, tiu projekto ne estas plene akceptata de la Nikaragvanoj.
« For Ĉinojn ». Per tiu slogano, miloj da Nikaragvanoj protestas kontraŭ la projekto de konstruado de kanalo, 280 kilometrojn longa. Ili kritikas la malavarecon konsentitan al la koncesia entrepreno, HK Nicaragua Canal Development.
« Tiuj aferoj, tiuj investoj estos realigitaj kun serio da avantaĝoj vere paradizaj ! Ekzemple, ekzistos nek lokaj pagendaj impostoj, nek impostoj pagendaj al la centra registaro », denuncas Victor Hugo Tinoco, deputito de Movimiento Renovador Sandinista.
La leĝo ofertas al la ĉina entrepreno 50 jarojn da renovigeblaj ekskluzivaj rajtoj kaj libereco konstruadi flughavenojn, senimpostajn areojn aŭ eĉ turismajn kompleksojn.
« La Nikarakva Ŝtato nenion investas, ĝi nur provizas la terenon. Sed la kontrakto antaŭvidas ke Nikarakvajo ricevos 1% el la valoro de la akcioj kaj post 50 jaroj ĝi havos 51% », eksplikas Manuel Coronel Kautz, prezidento de la aŭtoritato de la kanalo.
La kritikoj ankaŭ denuncas la efikon sur medio : la kanalo trapasas protektatajn areojn kaj la lago Cocibolca, plej grava rezervujo de sensala akvo en Centra Ameriko. Ĝi estos dragita por elteni la trapasadon de kontenerŝipoj, kio mortigos faŭnon, kaj transformos akvon al koto.
Tiu konstruado minacas deloki 30.000 kamparanojn kaj indiĝenojn rama kaj nahuas kiuj vivas laŭlonge de la definitiva linio. La timo perdi siajn havaĵojn kondukis milojn da ili protesti tiujn tri lastajn monatojn.
Studaĵo pri efiko estis mendita, ties konkludoj estos publikigitaj en aprilo, kvar monatojn post la komenco de la konstruaj laboroj, kiuj daŭros de kvin ĝis dek jaroj laŭ la Aŭtoritato de la granda kanalo.
http://www.rfi.fr/ameriques/20141221-nicaragua-projet-construction-canal-tres-conteste-hknd/
http://www.liberation.fr/monde/2014/12/22/le-nicaragua-creuse-son-canal_1168677