Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 décembre 2014 3 10 /12 /décembre /2014 13:42
Kolombio : Labourstart kampanjo : liberigu Ballesteros !

10/12/2014

10an de decembro : Tago de Homaj Rajtoj

Partnerece kun UNISON, plej granda sindikata federacio de publikservoj en Unuiĝinta Reĝlando agante internaciskale por socia justeco, kaj Justice for Colombia, brita NRO dediĉita al promocio de homaj rajtoj, laborrajtoj, paco kaj socia justeco en Kolombio. JFC estis fondita en Kolombio en 2002 fare de la brita sindikata movado.

Huber Ballesteros figuras inter la plej konataj sindikataj kaj homrajtaj aktivuloj en Kolombio. Li ankaŭ estas unu el la plej minacitaj. Li estis arestita la 25an de aŭgusto kaj akuzita pri « ribelo » kaj « financado de terorismo ». Li ne ankoraŭ estis juĝita. Huber estas la vic-prezidanto de FENSUAGRO, dua sindikato en Kolombio kaj unu el la plej persekutitaj, kun pli ol 1.000 membroj murditaj en la pasintaj jaroj. Li ankaŭ estas membro de la Ekzekutiva komitato de la kolombia TUC (CUT). Huber estas aliparte ĉefa gvidanto de la « Patriota marŝado » kiu kampanjas por paco kaj socia justeco en Kolombio. Laŭ ni, Huber estas persekutita pro ties aktiveco, kaj ni kampanjas favore al lia senkondiĉa liberigo, kaj tiu de ĉiuj aliaj politikaj malliberuloj en Kolombio.

Kolombio : Labourstart kampanjo : liberigu Ballesteros !

Retmesaĝo :

Mi skribas al vi por esprimi mian maltrankvilon koncerne la enkarcerigon en la malliberejo La Picota en Bogoto, de Huber Ballesteros, aktivulo pri homaj rajtoj kaj sindikata gvidanto. Mi kredas ke lia malliberigo estas provo silentigi lin kaj puni lin pro lia laboro favore al kelkaj komunumoj inter la plej vundeblaj kaj malriĉaj en Kolombio.

Huber Ballesteros estas internacie agnoskita pro ties aktiveco kaj la maljusta karaktero de lia nuna malliberigo estis menciita de la membroj de la Brita parlamento, la membroj de la Eŭropa parlamento kaj la sindikataj organizaĵoj internaciskale kiuj freŝdate nomumis lin por prestiĝa premio rekompensanta personojn aŭ organizaĵojn kiuj grave kontribuis al socia justeco kaj solidareco en la mondo. Ni kredas ke Huber meritas tiun premion.

Kolombio : Labourstart kampanjo : liberigu Ballesteros !

Por ke Kolombio povu vere antaŭeniri al daŭra interna paco, mi kredas ke Huber Ballesteros kaj ĉiuj aliaj defendantoj de homaj rajtoj enkarcerigitaj devas esti liberigitaj kaj iliaj demokratiaj rajtoj plene respektataj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }