16/12/2014
Centoj da personoj manifestaciis kontraŭ la rasisma grupo Lehava en la publika gardeno Zion en la centro de Jerusalemo. Ili petas malfondon de tiu grupo kies tri membroj ĵus estis kulpigitaj post la atako kiun ili plenumis kontraŭ juda-araba lernejo antaŭ du semajnoj.
La manifestacio estis organizita de grupo da aktivuloj kiu nomiĝas « Jerusalemo ne silentas fronte al rasismo ».
La manifestaciantoj portis afiŝtabulojn en la hebrea kaj araba lingvoj asertantajn « stop rasismon » kaj « judoj kaj araboj rifuzas malamikiĝi ».
Ili kriis sloganojn kiel : « La rasismo de Lehava komencas en la registaro » kaj « Jerusalemo ne daŭre silentos, rasismo estu eksterleĝa ».
Inter la parolantoj Murad Mana kies gefiloj frekventas la ambaŭlingvan lernejon kiu brulis, diris : « Ni permesos al neniu flamigi nian kunekzistadon ».
Orly Noy, kies gefiloj frekventas la saman ambaŭlingvan lernejon esprimiĝis siavice dirante : « Tia perforto ne naskiĝis el nenie. Ĝi naskiĝis el mallegitimo de la Palestinanoj en Jerusalemo kaj en la okupitaj teritorioj. »
http://blogs.mediapart.fr/blog/alinebaldinger/141214/manifestation-anti-raciste-jerusalem
23/07/2014
Judoj kaj araboj rifuzas malamikiĝi :
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/judoj-kaj-araboj-rifuzas-malamikigi.html