Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2014 4 11 /12 /décembre /2014 17:38
Grekio : juna anarkiisto akiras rajton studadi en malliberejo

11/12/2014

« Sukceso de Nikos Romanos. Li haltigas sian malsatstrikon. »

La subtenkomitato de la juna greka malliberulo 21-jaraĝa, malsatstrikanta de post la 10a de novembro kaj akceptita en malsanulejo la 28an en grava stato anoncis la bonan novaĵon hieraŭ posttagmeze. Post unu monato da lukto, la junulo akiris tion, kion li petis.

« La malliberuloj povos studadi ekster la malliberejo kun elektronika kontrolo », indikis la ministro pri justico, Charalambos Athanissiou.

Kondamnita en 2013 al dek ses jaroj da malliberejo pro bankatako, la junulo akiris diplomon pri duagrada finstudado en junio kaj estis akceptita en universitato de Ateno. Subtenaj manifestacioj okazis en la tuta lando kaj grava kolektiĝo en Ateno, sabaton, degeneris al perfortaj alfrontiĝoj kun la polico, kondukante al 300 arestadoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }