17/12/2014
Dum ĉiuj dormas, en Grekio, sur la Parlamenta placo, kaj aliloke, la 15an de decembro la polico intervenis sur la placo Syntagma (Parlamento) por elpeli la 51 lastajn siriajn rifuĝintojn plu ĉeestantajn (inter kiuj 6 virinoj kaj 2 junaj infanoj).
Laŭ solidara komitato kiu subtenas la Sirianojn, polica kontingento alvenis ĉe la loko kie la Sirianoj dormis je ĉirkaŭ la 2a horo kaj 45, kaj rapide ordonis ke ili eniĝu en atendantan polican kamionon.
La samaj raportoj indikas ke kelkaj estis kondukitaj nudpiedaj, ĉar ili ne havis la tempon kolekti siajn havaĵojn, inkluzive siajn dokumentojn. La komitato precizigas ke Siriano estis frapita ĉe la vizaĝo.
La rifuĝintoj estis translokitaj en la departementon pri migrado, strato Petrou Ralli en Ateno.
Post kelka tempo, purigadskipo alvenis por depreni la kelkajn havaĵojn de la sirianoj .
La Siriaj rifuĝintoj komencis sian protestadon pasintan 19an de novembro: