23/12/2014
Foto : Pli ol 17.000 personoj defiladis alvoke de la movado Pediga en Dresdeno, lundon 22an de decembro | AP/Jens Meyer
La 22an de decembro estis markita en Germanio per pliaj manifestacioj organizitaj de la movado Pediga, akronimo kiu signifas « Eŭropaj patriotoj kontraŭ islamigado de Okcidento », kaj kontraŭ-manifestacioj por denunci ĝin.
En Dresdeno, preskaŭ 17.500 personoj partoprenis la dekan manifestacion de Pediga, laŭ la polico, kantante kristnaskan kanton kontraŭ « islamigado de Okcidento ».
Fronte al ili, 4.000 kontraŭ-manifestaciantoj defiladis alvoke de « Dresdeno sen nazioj ». Almenaŭ 12.000 personoj manifestaciis ankaŭ en Munkeno por denunci tiun movadon pli kaj pli populara en Germanio.
Pediga organizas ĉiusemajne « lundajn manifestaciojn », laŭ la modelo de tiuj, kiuj ŝancelis la Berlinan muron, antaŭ dudek kvin jaroj.
Foto : Dum la kontraŭ-manifestacio en Dresdeno, mesaĝo kiu anoncas : « la rifuĝintoj estas bonvenaj ». | AFP/KAY NIETFELD
Pridemandita de la germana gazetaro, la protestanta episkopo de Saksio, Jochen Bohl, akuzis Pedigan ke ĝi provas « ekspluati la kristanajn simbolojn kaj kristanan tradicion en politika celo ».
Same kiel la germana kancelierino Angela Merkel, kaj ties antaŭulo Gerhard Schröder, Josef Schuste, prezidento de la « Centra konsilio de judoj en Germanio », kritikis tiujn manifestaciojn dum la semajnfino en intervjuo en la ĵurnalo Die Welt :
« Ĉi tie miksiĝas nov-nazioj, ekstremdekstraj partioj, kaj civitanoj kiuj asertas ke ili povas atingi feliĉon en rasismo kaj malamego al fremduloj. Ni ĉiaokaze ne devas subtaksi tiujn homojn de Pediga, la movado estas tiel minacanta kiel incendio. »