
18/12/2014
Bildo: Manifestacio de la 15a de decembro en Dresdeno, iniciate de la islamofobia movado "Pediga".
Manifestacio kolektis 15.000 personojn en Dresdeno, Germanio, lundon 15an de decembro. Defilado kontraŭ «islamigado» kaj «azilpetantaj krimuloj». Tiuj kolektiĝoj, kiuj enkalkulas multajn ekstremdekstrajn aktivulojn, multobliĝis tiujn pasintajn semajnojn en la lando. Pasintsemajne, 10.000 personoj jam defiladis alvoke de la grupo Pediga, islamofobia movado fondita en oktobro. Pediga alvokas surstratiĝi ĉiulunde por akiri plidrastigon de la azilrajto.
Ĉu la debatoj dediĉitaj al la manifestacioj, pli kaj pli multnombraj en la amaskomunikiloj kaj la politika klaso, profitas al la organizantoj ?
Post 10.000 personoj pasintsemajne, Pediga (Patriotische Europäer Gegen die Islamisierung des Abendlandes, Eŭropaj patriotoj kontraŭ islamigado de Okcidento) estis 15.000 ĉi-lundon en Dresdeno, en Saksio (eksa Orienta Germanio).
Pluraj miloj da kontraŭ-manifestaciantoj kolektiĝis en la Saksa ĉefurbo. Opinisondo montras, ke la movado profitas de favora kampo, ĉar unu Germano el du montras ian komprenemon por Pediga. Tri personoj el tri timas kreskadon de radikala islamo en Germanio. Kaj plimulto da Germanoj opinias, ke la lando akceptas tro da rifuĝintoj.
La politika klaso ne scias precize kiel reagi. La ministro pri Justico, socia-demokrata, parolis pri honto por Germanio. Aliaj rifuzas konsideri ĉiujn ĉi manifestaciantojn, kiel potencialajn novnaziojn. Ĉi-lundon, Angela Merkel elektis mezan voĉon : «Germanio garantias la rajton al manifestacio, sed forpuŝas instigon al malamego kaj kalumnio kontraŭ personoj, kiuj instaliĝas en nia lando. Kaj ĉiu devas atenti por ne esti manipulata de la iniciantoj de tiuj manifestacioj. »
http://www.rfi.fr/europe/20141216-pediga-recrudescence-allemagne-manifestations-xenophobes-islam-/