Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 décembre 2014 1 22 /12 /décembre /2014 10:07
Germanio / Francio : striko ĉe Amazon

22/12/2014

La strikoj en Germanio de la dungitoj de pluraj tenejoj de Amazon ŝajne etendiĝas al Francio… Ĉe decidiga momento por la usona giganto de elektronika komerco, la Konfederacio Ĝenerala de la Laboro (KĜL), alvokas la salajrulojn al striko, lundon 22an de decembro. Same kiel iliaj germanaj kolegoj, la salajruloj de logistikaj centroj de Amazon postulas salajran revalorigon kaj pli bonajn laborkondiĉojn.

Plibonigo de salajro kaj laborkondiĉoj

KĜL, kiu estas la ĉefa sindikato ĉe Amazon, alvokas la tenejojn de Lauwin-Planque en La Nordo, Saran (Loiret), Sevrey (Saône-et-Loire) kaj Montélimar (Drôme) mobiliziĝi por pli bonaj salajroj kaj retaksado de paŭztempo. La sindikato petas de la direkcio komencon de intertraktadoj, interalie pri la principo de skipa monata monatribuo de 100 malnetaj eŭroj.

En tiu decidiga periodo de lastaj sendoj de pakaĵoj, la sindikata mobilizado maltaŭgas por la usona giganto de elektronika komerco.

Pro la laborhaltigoj, « Patro Kristnasko » riskas malfruiĝi en disdono de pakaĵoj, tial ke la malfruaj mendoj estos dispartigitaj en aliaj tenejoj de la grupo.

Ĝis tiam, Amazon ne ankoraŭ reagis al la minaco de striko de la KĜL. Ankaŭ en Germanio, la striko estas daŭrigita ĝis la 24a de decembro…

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }