Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 décembre 2014 6 20 /12 /décembre /2014 20:35
Egiptio : 26 viroj suspektitaj pri samseksemo juĝitaj pri « diboĉo »

20/12/2014

Dudek ses viroj suspektitaj pri organizado aŭ partopreno al « samseksemaj orgioj » en publika bandomo en Egiptio estos juĝitaj pro « diboĉo », akuzo ofte uzata kontraŭ la gejoj, laŭ respondeculo de la prokuroraro.

Se la egipta leĝo ne formale malpermesas samseksemon, pluraj personoj estis kondamnitaj pro « diboĉo » tiujn pasintajn jarojn, akuzitaj pri partopreno al festoj kolektiĝantaj samseksemulojn. Tiuj aferoj estis la ĉefa temo de la egiptaj amaskomunikiloj ĉiam pretaj denunci ilin, eĉ publikigi iliajn fotojn.

La 26 viroj estis arestitaj la 7an de decembro en publika bandomo de la kvartalo Azbakeja, en la centro de Kairo.

Inter la arestitoj troviĝas la proprietulo kaj kvar dungitoj de la bandomo. Ili estos juĝitaj pri « administrado de diboĉa loko », « instigo kaj faciligo al diboĉo de aliaj », laŭ la respondeculo.

La 21 aliaj estas akuzitaj pri « diboĉo kaj atenco al pudoro ».

La enketo malkaŝis ke la bandomo akceptas « samseksemajn orgiojn », precizigis la respondeculo.

Animantino de televidkanalo, Mona Iraki, fanfaronis pri denunco de la bandomo kaj ties aktivaĵoj al la polico, post malkaŝo de ĝia ekzistado dum enketo pri aidoso kaj prostituado en Egipto por ŝia esplora elsendo.

Egiptio : 26 viroj suspektitaj pri samseksemo juĝitaj pri « diboĉo »

La NRO Human Rights Watch (HRW) denuncis en septembro la procesojn kontraŭ samseksemuloj, substrekante ke « la egiptaj aŭtoritatoj plurfoje arestis, torturis kaj malliberigis virojn suspektitajn pri samseksema konduto ».

En novembro, tribunalo en Kairo tiel kondamnis al tri jaroj da malliberejo ok junulojn akuzitajn pri apero en video dum « geja edziĝo ».

Opinisondo publikigita en 2013 de la usona esplorcentro Pew malkaŝis ke nur 3% el la Egiptoj opinias ke « la societo devus akcepti samseksemon ».

http://www.slateafrique.com/542101/egypte-26-hommes-soupconnes-dhomosexualite-juges-pour-debauche

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }