Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 décembre 2014 5 12 /12 /décembre /2014 11:56
Edward Snowden : « Ni devas protekti la alarmlanĉistojn »

12/12/2014

Edward Snowden unuafoje alparolis Francion la 10an de decembro kadre de la rondotablo organizita de Internacia Amnestio pri « kontrolo de datumoj kaj respekto al privata vivo »

Tio estis lia unua apero de post ties malkaŝoj en junio 2013. Edward Snowden, federala agento kiu malkaŝis datumojn kolektitajn de la National Security Agency (NSA) per programo de telefona kontrolo estis intervjuita en videokonferenco fare de la ĵurnalisto Nicolas Demorand ĉi-merkredon 10an de decembro.

« La publiko ekkonsciiĝis »

Rifuĝinta en Rusio, li insistis pri la graveco leĝigi, interalie en Usono kaj Eŭropo, por « garantii la sekurecon de la alarmlanĉistoj kaj protekti ilin kontraŭ la maljustaj minacoj pri kiuj ili suferas ».

Li eksplikis ke li « normale » vivas en Moskvo kie li povas moviĝi en metroo sen problemo : « La nura diferenco kun mia antaŭa vivo estas ke hodiaŭ mi laboras ne kun registaro por sekureco de popolo, sed kun aktivuloj en la tuta mondo por sekureco de ĉiuj ». Li kompreneble aldonis ke sia lando mankas al li kaj ke li multe ŝatus reiri tien, aŭ almenaŭ instaliĝi en Okcidenta Eŭropo.

Edward Snowden priĝojas la ŝanĝiĝon kaŭzitan de ties malkaŝoj en 2013. « La publiko ekkonsciiĝis. Freŝdata studaĵo en Kanado montras ke nun 39% el la homoj komencis agadi por garantii sian retan privatan vivon ». Li ankaŭ insistis pri la graveco ke aranĝoj estu plenumitaj por malhelpi « tiujn, kiuj estas supozataj reprezenti nin, por kiuj ni voĉdonis », ke ili permesu tian programon de « amasa kontrolo » kies efikeco estas limigita.

Orange kaj DGSE

Francio estas kompreneble koncernata. Li aliparte memorigis ke « Orange provizas datumojn pri siaj klientoj al DGSE ». Li tamen elvokis la studgrupojn efektivigitajn de kelkaj grandaj instancoj de internacia justico, kiel Eŭropa kortumo, por taksi tiujn praktikojn, kaj manifestis ian optimismon, asertante : « Tio ne necesigos unu monaton, aŭ unu jaron (…) sed en la jardeko kiu alvenos, ni venkos ».

Edward Snowden : « Ni devas protekti la alarmlanĉistojn »

« Torturo ne povas esti pravigita »

Pridemandita pri la torturoj plenumitaj de la Central Intelligence Agency (CIA), publikigita de la usona senato la 9an de decembro, li sin deklaris « ege afliktita » kaj elvokis la « maltrankvilojn » kiujn li spertis kiam li aŭdis neklarajn dirojn pri tio, kiam li mem laboris por la organizaĵo. Samtempe precizigante ke li ne estis « rekte implikita ».

« Ili estas nepardoneblaj krimoj. Pripensu la disvastigitan ekzemplon, se demokratio kiel Usono povas plenumi tiajn aferojn. Kiel diri poste al la aŭtoritataj landoj ke ili ne povas konduti sammaniere ? Kion, tio implicas por estonteco de niaj socioj ? (…) Se hodiaŭ oni povas pravigi torturon eksplikante ke ĝi estis necesa, kio okazos morgaŭ ? Ĉu oni pravigos seksperforton ? La nocio pri efikeco ne povas esti taŭga pravigo. Ĝi ne havas lokon en la debato ».

La CIA ŝajne delokigis ties torturajn centrojn, kaj pluraj landoj faciligis tiujn praktikojn. Francio ne apartenas al tiuj landoj, kiel malkaŝas mapo publikigita de The Guardian

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }