Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 décembre 2014 2 23 /12 /décembre /2014 18:45
Ĉinio : tribunalo kondamnas klinikon « flegantan » samseksemon

23/12/2014

Foto: membroj de la geja komunumo de Pekino manifestacias ĉe malfermo de proceso kontraŭ la « resaniga » kliniko de samseksemuloj, la 31an de julio 2014.

Jen nova proceso kaj juĝo kiu gravas. Pekina tribunalo kondamnis ĉi-vendredon la respondeculojn de kliniko kiu proponis disputitan traktadon supozitan « resanigi » samseksemon.

La kliniko promesis al Xiao Zhen « resanigi » lian samseksemon kun 30 sesioj da elektroŝokoj, kontraŭ la sumo de 3.600 eŭroj. Traŭmatigita kaj humiligita de tiu « konverta terapio », la junulo plendis antaŭ justico. Kaj kun granda surprizo, li gajnis la proceson.

« Mi estas tre kontenta, ni gajnis la proceson. La tribunalo agnoskis ke samseksemo ne estas malsano, kaj la juĝoj klare diris ke la konverta terapio estas kontraŭleĝa. La kliniko estis kondamnita prezenti ekskuzon publike en ties retpaĝo. Ĝi devas pagi la proceduran koston kaj mi ricevos monkompenson de 3.500 juanoj (500 eŭroj). »

Xiao Zhen esperas ke tiu proceso estos grava kontraŭ diskriminacio, kaj ĉefe ke liaj gepatroj fine akceptos lian samseksemon : « Mi finfine povas trankviliĝi. Mi montros tiun juĝon al miaj gepatroj. Ni sciigos al ĉiuj gepatroj ke tio ne estas legitima trudi tion al iliaj gefiloj. De tiam, ĉiuj samseksemuloj povos sin defendi okaze, se oni trudas ilin ricevi flegadon ».

De 2001, samseksemo ne plu estas konsiderata kiel mensmalsano en Ĉinio. Sed la familia kaj socia premo suferita de la gejoj kaj lesbaninoj plu estas tre forta.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20141219-chine-homosexualite-tribunal-therapie-victoire-gays-lesbiennes-justice-clinique/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }