Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 décembre 2014 2 30 /12 /décembre /2014 16:55
Britio : la batalo kontraŭ elpelado de socialaj loĝejoj venkis

30/12/2014

8.000 socialaj loĝejoj estis minacitaj de elpelado en la brita ĉefurbo. Katastrofa scenaro konjektita de la urbestro Boris Johnson kiu deklaris en 2010 ke en tio kuŝas risko de sociala elpurigo.

Jen renkontiĝo kun Lindsey Garrett, fraŭlina patrino 35-jaraĝa, fariĝinta simbolo post monatoj da batalo.

Tiu afero similas socialan rakonton de Dickens. En junio 2014, Lindsey Garrett ekscias perletere pri reaĉeto de sia sociala loĝejo fare de usona investisto kiu anoncas ke la luprezo altiĝos de 805 eŭroj monate al 1.000 eŭroj en julio 2015. Tiu anonco estas ŝoko. 93 familioj estas koncernataj.

Rapide, Lindsey decidas mobiliziĝi. Ŝi kontaktas amaskomunikilojn, lanĉas petskribon kaj krias sian konfuzegon. « Tio estis vera bombo. Neniu kredis tion. Multaj familioj loĝas tie de 22 jaroj. Mi estis 15-jaraĝa kiam mi enloĝiĝis tie. Mia filino Dolly naskiĝis tie... Ĉiuj niaj vivmarkoj estas en tiu kvartalo oriente de Londono ».

Kun ties salajro de 2.200 eŭroj en malsanulejo, Lindsey ne kapablos pagi la novan luprezon. Do, ŝi batalas. Kun tiom da energio ke la aktoro Russell Brand decidas subteni ŝin. La 1an de decembro, granda manifestacio okazis en la centro de Londono. Loko elektita : enirejo de la konstruaĵo de la entrepreno Westbrook, la privata investista fonduso bazita en Novjorko kiu reaĉetis la konstruaĵojn. La celo estas renovigi por luigi ilin poste, laŭ merkata valoro. La gazetoj estis multnombraj. Tio kontentigis Lindsey Garrett kiu deponis petskribon de 300.000 subskriboj ĉe la kabineto de la Ĉefministro David Cameron.

Konsekvencoj de la politiko de la Fera Damo

Laŭ Michael Connarty, membro de la Parlamento, la situacio de socialaj loĝejoj en Londono estas problema. « Kiam Margaret Thatcher estis en la konservativa registaro, ŝi diris ke la merkato memdecidas, do ĉiuj protektoj kaj leĝoj estis nuligitaj. Tio estas stulta ĉar ĉiuj luprenantoj havas neniun potencon kontraŭ la proprietuloj kiuj havas por si amasojn da advokatoj kaj financistoj ».

Sed ili havis la potencon diri « ne »Lindsey Garrett insistis. Kaj tio sukcesis. Neatendite, la venko okazis la 19an de decembro. Sub premado, la entrepreno kiu aĉetis ŝian socialan loĝejon rezignis. Hodiaŭ, sendependa helpcentro pri loĝejoj estas la nova proprietulo.

http://www.rtbf.be/info/societe/detail_londres-en-proie-a-l-epuration-sociale?id=8670501

https://www.youtube.com/watch?v=uc-QqfdPSjY

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }