16/12/2014
Foto : « La bankoj ŝuldas al ni » Crédit: KEYSTONE
15an de decembro : Nek trajnoj, nek aviadiloj, nek lernejoj : la mobilizado kontraŭ la registara ŝparplano estis impresa :
Kial tiu striko ?
Fintraktita komence de oktobro, la registara akordo planas ŝparadon de 11 miliardoj da eŭroj por akiri ekvilibron en 2018.
Tuŝataj de tiuj eltranĉoj : la buĝetoj pri sano, fervojoj, kulturo, azilo kaj spacesplorado.
En ties retpaĝo, la belga francparolanta radio-televido proponas koncizan resumon (ne kompleta) de la registaraj aranĝoj je origino de la striko :
Indico. En 2015, la registaro de la Ĉefministro Michel proponas interrompi ligon inter la salajroj kaj la evoluado de la prezoj – belga specifeco. « Rezultos matematike de tio, aĉetpova malkresko por la salajroj, sociaj monatribuitoj, senlaboruloj, ktp. »
Emeritiĝo. Nun fiksita je 65-jaraĝa, la emeritiĝa aĝo estos prokrastita al 66-jaraĝa en 2025 kaj poste 67-jaraĝa en 2030.
Senlaboruloj. Plilongigo de la atenda periodo (inter aliĝo kaj unua pago de monatribuo) por la junuloj kiuj finas siajn studojn, kreskanta malprogresiveco de la monatribuoj, limigo de la atenda monatribua daŭro (tiuj, kiuj ne havas alian vivrimedon) … », sed ankaŭ deviga servo al ĝenerala intereso, « alidirite, devigo por la senlaboruloj plenumi kelkajn laborojn por plu ricevi monatribuojn ».
Foresto de intertraktadoj. « La sindikatoj akuzas la registaron Michel, ke ĝi decidis unuflanke pri temoj tradicie objekto de socia antaŭa intertraktado inter estroj kaj sindikatoj ».