
06/12/2014
Dum la nokto de la 2a ĝis la 3a de decembro 1984, eksplodo de uzino de kemiaj produktaĵoj en Bhopalo, Barato, kaŭzis la morton de miloj da personoj. Tridek jarojn poste, la areo ĉirkaŭ la uzino restadas infektita, kaj manifestaciantoj postulas justecon.
Tridek jarojn post la industria katastrofo de Bhopalo en Barato, emocio kaj kolero restas viglaj. Dum la nokto de la 2a ĝis la 3a de decembro 1984, ĉirkaŭ 40 tunoj da venenaj substancoj ellasiĝis el la uzino de pesticidoj de la usona grupo Union Carbide, kaj sufokis la urbon Bhopalo.
Unua oficiala bilanco, kalkulita kelkajn monatojn post la akcidento, menciis 3.828 mortintojn, nombro altigita al 7.575 en 1995. La asocioj de viktimoj anoncas siaflanke, inter 20.000 kaj 25.000 personojn mortintajn en la jaroj kiuj sekvis, ne kalkulante pri la miloj da personoj daŭre venenitaj de la nubo.
Hodiaŭ, la areo restadas ege venenita. Dum jaroj, la postvivantoj luktis favore al malpoluado, sed iliaj klopodoj estis neniigitaj pro la malmuntado de Union Carbide, parte aĉetita de la multnacia firmao Dow Chemical en 2001.
Tridek jarojn poste, la katastrofo plu okazigas viktimojn. La personoj submetitaj al la venenaj gasoj naskas infanojn, ofte handikapitajn. Estas neeble koni ilian nombron sed post 1984, en la stratoj proksime de la forlasita areo, multaj infanoj mortis antaŭtempe, aŭ suferas gravajn sanproblemojn.
Manifestacioj por postuli justecon
La registaro neniam agnoskis rilaton inter tiuj sanitaraj okazaĵoj kaj la katastrofo, kio tamen havus gravajn konsekvencojn por la viktimoj, ĝis nun ne aŭ malmulte monkompensitaj. Ĉi-jare, mardon 2an de decembro, manifestacioj estis organizitaj en Bhopalo kaj Bangaluro, por ke justeco estu plenuminta.
En Bhopalo, la manifestaciantoj bruligis figuraĵojn reprezentantajn Dow Chemical kaj svingis afiŝtabulojn petantajn de la kompanio, ke ĝi prenu sur sin «la konsekvencojn de la katastrofo, kiu daŭras en Bhopalo». Kelkaj elmontris fotojn de siaj proksimuloj mortintaj dum tiu tragika nokto.
Venenita akvo
La ĉefa gvidanto de Internacia Amnestio, kiu batalas por kompensa pago al la viktimoj opinias, ke pruvoj ekzistas pri la veneniĝo de la akvo de Bhopalo. «Multaj studaĵoj ekzistas de antaŭ jaroj […] Estas tre klare, ke la akvo estis venenita», li eksplikis okaze de ceremonioj memorigantaj la 30an datrevenon de la tragedio, precizigante, ke la veneniĝo de akvo komenciĝis eĉ antaŭ la akcidento.
«Ni alfrontiĝas sanproblemojn de pluraj generacioj», li aldonis. Studaĵo publikigita antaŭ 10 jaroj en la «Journal of American Medical Association» demonstris, ke la knaboj naskiĝintaj en familioj submetitaj al la venena gaso estas averaĝe malpli altstaturaj je 3,9 centimetroj ol tiuj, kiuj naskiĝis aliloke en Bhopalo.
Patrina lakto venenita
Laŭ Raŝeda Bee, asociano de Ĉingari Trust, kliniko kreita por trakti la sanproblemojn de la postvivantoj de Bhopalo, plejparte pri misformaĵoj originas «de la trinkita venenita akvo».
Ŝi partoprenis al testoj de patrina lakto 20 metrojn ĉirkaŭe, kies unua duono loĝas ĉirkaŭ la uzino kaj dua en aliflanka parto de la urbo. «Por la virinoj loĝantaj malproksime de la areo, la nombroj estis normalaj, dum la naŭ dekonoj el la virinoj vivantaj apud la areo prezentis altajn nivelojn da hidrargo en sia lakto», ŝi rakontas. Hidrargo, venena kaj ege poluanta metalo, bremsas la fetan kreskadon.