
14/12/2014
Naftoŝipo, kiu pereis en Bangladeŝa rivero ĉi-semajne, elverŝas centojn da miloj da litroj da nafto kaj minacas la medion de raraj delfenoj de sensala akvo.
La ellasiĝo je ĉirkaŭ 357.000 litroj da nafto devenantaj de naftoŝipo, kiu pereis en Bangladeŝa rivero, minacas interalie rarajn speciojn de delfenoj troviĝantaj en la delto de la Sundarbans. La aŭtoritatoj elvokas veran «ekologian katastrofon».
La naftoŝipo pereis en la rivero Ŝela, loĝloko de delfenoj de Iravadio kaj Gango, post kolizio kun alia ŝipo, pasintan mardon.
Tiu akcidento okazis en unu el la tri sanktejoj de delfenoj, deklaris Rubayat Mansur, bangladeŝa respondeculo de la Wildlife Conservation Society, bazita en Novjorko.
«La naftoellasiĝo jam nigrigis la marbordon kaj minacas la arbojn, la planktonon, la fiŝetojn kaj la delfenojn»
Neniu rimedo estis plenuminta por reteni la naftoellasiĝon.
La fiŝkaptistoj de la regiono provas per iliaj malgrandaj rimedoj purigi la bordojn: per spongoj kaj sakoj, ili rekaptas la nafton jam disvastigitan 80 kilometrojn ĉirkaŭe.