04/12/2014
Du manifestaciantoj estis mortigitaj per kugloj kaj dudek vunditaj la 28an de novembro vespere dum alfrontiĝoj kun policistoj en Tugurt (600 kilometrojn sude de Alĝero), raportis la lokaj amaskomunikiloj.
« Du personoj tuŝitaj per kugloj mortis kaj pluraj aliaj estis vunditaj inter kiuj policistoj », precizigis la prokuraro, menciita de la informagentejo APS.
La prokuraro ankaŭ anoncis komencon de prepara enketo post « incidentoj okazintaj vendredon vespere en Tugurt kie la manifestaciantoj sturmis la sidejon de la policejo », laŭ sama informfonto.
La perfortoj eksplodis post protestoj de loĝantoj kontraŭ malfruiĝo de la aŭtoritatoj « en la atribuo de terenaj partoj, konstruado kaj junto al trinkebla akvo » en la kvartalo Nezla, indikis APS.
Plorigaj gasoj kaj klaboj
La alfrontiĝoj ankaŭ okazigis dudek vunditojn, inter manifestaciantoj kaj ankaŭ policistoj, laŭ malsanuleja informfonto citita de APS kiu mencias « gravajn » vunditojn.
Laŭ la ĵurnalo Nahar, la manifestaciantoj blokis nacian vojon kondukantan al la vastega petrolkampo de Hasi Mesaud, tute proksima.
La policistoj intervenis per plorigaj gasoj kaj klaboj por disigi la manifestaciantojn, kiuj tiam direktiĝis al la policejo, provante okupi ĝin. Ĉe tiu momento du manifestaciantoj mortis, raportis la ĵurnalo.
La sub-prefekto eksigita
La Ministro pri internaj aferoj Taieb Belaiz kaj la direktoro de la nacia polico Abdelghani Hamel aliris la lokon. La televidkanalo de Nahar precizigis ke ambaŭ respondeculoj eksigis la sub-prefekton de Tugurt kaj la komisaron de tiu loko, oazo kutime famkonata pro ties kvieteco.
Alĝerio estas regule skuita de ribeloj en rilato kun distribuo de sociaj loĝejoj aŭ malbona kvalito de la publikaj servoj.