Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 novembre 2014 2 04 /11 /novembre /2014 19:27
Vatikano : la papo Francisko invitas la malriĉulojn « protesti kaj ribeli »

04/11/2014

Foto : la Papo Francisko kun la postvivantoj de la ŝippereo de la 3a de oktobro 2013 marvaste de Lampedusa - ANSA

Kamparaj laboristoj el Meksiko, Mozambiko aŭ Palestino, francaj senhejmuloj, siriaj kurdanoj, usonaj metalurgiistaj laboristoj, brazilaj sindikatanoj, terkultivistoj turkaj aŭ koreiaj, loĝantoj de barataj ladurboj, hispanaj indignuloj, sud-afrikaj recikliglaboristoj … Ĉio, kion la planedo enkalkulas kiel malriĉuloj kaj eksigitoj kolektiĝis de la 27a ĝis la 29a de oktobro en Vatikano, invite de la papo Francisko, por tutmonda renkontiĝo de popularaj movadoj.

« La malriĉuloj ne plu atendas senmove solvojn kiuj neniam alvenas. Nun, la malriĉuloj volas esti roluloj de sia destino kaj trovi per si mem solvon al siaj problemoj », deklaris la argentina papo Jorge Mario Bergoglio al la kvardeko da delegitoj de ĉeestantaj sociaj movadoj, kooperativoj, kamparaj asocioj kaj sindikatoj.

« La malriĉuloj ne estas rezignaciaj estaĵoj, ili scipovas protesti, kaj ribeli. (…) Mi esperas ke la protesta vento fariĝos fulmotondro da espero. »

La papo petis « teron, domon kaj laboron » por ĉiuj.

Ĉu komunista papo ?

La papo Francisko ŝajne rerilatas kun la socia doktrino de la Eklezio.

Ĉu li rehonorigos la teologion de liberigo defenditan de multaj latin-amerikaj episkopoj dum la 70-aj jaroj ?

« Ni estas je la sojlo de nova epoko de nia kontinenta historio, ŝlosila epoko de arda deziro de plena emancipiĝo, liberiĝo el ĉiaj specoj de servuto », ili proklamis je tiu epoko, antaŭ ol la movado estis silentigita de Johano Paŭlo la 2-a.

Estas necerte ke la tuta katolika mondo aprezos la progresisman diskurson de la papo. Li estas tute konscia pri tio : « kelkaj, kiam mi petas domon kaj laboron por la malriĉuloj de la tuta mondo, diras ke "la papo estas komunisto" ! Ili tute ne komprenas ke solidareco kun la malriĉuloj estas la bazo mem de la Evangelioj », li aliparte memorigis ĉi 28an de oktobro.

« Sufiĉis rigardi la vizaĝojn de kelkaj ĉeestantaj episkopoj dum la parolado de la Papo, ŝajne ŝokitaj de la radikaleco de la ĉefo de Eklezio », atestas siaflanke Michel Warschawski, israela pacista aktivisto, kaj reprezentanto de la alternativa Informcentro en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem. « Kio certas, tio estas ke ŝanĝiĝo en la socia kaj politika sinteno de la katolika Eklezio estas hodiaŭ temo de batalo en ties superaj instancoj. Ĝi ne povas lasi indiferentaj la aktivulojn de la socia movado en la mondo, eĉ la plej senkredulojn inter ni », li opinias.

Ankaŭ la bolivia Prezidento Evo Morales, reelektita tiun 12an de oktobro por la tria fojo – kaj kun 61% el la voĉoj – ĉeestis en Vatikano. Ankaŭ li tenis radikalan paroladon fronte al la novliberalismo kaj la individua logiko de profitoj : « La enorma potenco de la transnaciaj firmaoj kiuj deziras ĉion vori kaj privatigi – varojn, servojn, pensojn – konsistigas la unuan paŝon al plena detruado », li bedaŭris. « Estas necese refondi la demokration kaj la politikon, ĉar demokratio estas regado de la popolo kaj ne de la kapitalo kaj bankoj ». La bolivia Prezidento ankaŭ alvokis la popularajn movadojn « krei grandan aliancon de la eksigitoj ». Eĥo al la parolado de la Papo, laŭ kiu « la solidareco estas maniero fari la historion ».

http://www.bastamag.net/Le-pape-Francois-invite-les

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }