/image%2F0553642%2F20141124%2Fob_5f6680_tamir.jpg)
24/11/2014
En Klevlando, en Ohio, la juna Tamir Rice, 12-jaraĝa estis mortpafita dum li ludis per falsa pistolo. Plia perfortaĵo kiu okazas je maltaŭga momento, dum oni atendas la decidon de la granda ĵurio pri la afero Wilson-Brown en Ferguson.
« Tiu afero spegulas la nenombreblajn incidentojn inter policistoj kaj nigruloj tra la lando », notas la retinformpaĝo kiu sin turnas al la afro-amerikana komunumo The Root. La 22an de novembro, « polica oficisto de Klevlando pafis kaj vundis ĝismorte junan knabon 12-jaraĝa kiu ludis en parko per pistolo el plasto », raportas The Root.
Post kiam atestanto avertis la policon, « du oficistoj estis senditaj surloken. Ili petis de la knabo ke li levu la manojn. Tiu ĉi ne obeis kaj oficisto pafis al li du fojojn en abdomenon. La juna Tamir Rice mortis pro siaj vundoj en la unuaj horoj de la 23a novembro en la malsanulejo », substrekas la retpaĝo.
Tiu plia perfortaĵo intervenas « dum la lando atendas la decidon de la granda ĵurio kiu devas decidi pri la kulpo de la blankhaŭta polica oficiro, Darren Wilson, kiu mortpafis la junan nigrulon Michael Brown, 18-jaraĝa, en Fergusono, la 9an de aŭgusto 2014 ».
The Root ankaŭ substrekas ke tiu afero okazas ĉe la momento kiam la polica ĉefo de Novjorko, Bill Bratton, ĵus kvalifikis kiel « bedaŭrindan tragedion » la morton de la afro-amerikana Akai Gurley, 28-jaraĝa, mortpafita de la polico en Broklino pasintsemajne dum li ne estis armita.