Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 novembre 2014 6 01 /11 /novembre /2014 17:02
Usono : Labourstart kampanjo : Zara devas respekti la rajtojn de ties dungitoj

01/11/2014

Partnerece kun UNI kaj RWDSU-UFCW, la usona sindikato de dungitoj en komerco, superbazaroj kaj pograndaj komercistoj. UNI, kies sidejo situas en Svislando, reprezentas 20 milionojn da laboristoj ene de 900 sindikatoj. RWDSU aniĝas al UFCW, nord-amerika federacio de la komercaj dungitoj.

Inditex estas unu el la plej grandaj grupoj pri modo, ĉeestanta en 87 landoj kaj ekspluatanta 8 komercajn markojn, fiera pri sia tutmonda reputacio de socie respondeca firmao. Inditex subskribis, ekzemple, ĝeneralan akordon kun UNI kiu devontigas ĝin respekti la rajtojn de ties laboristoj ĉie en la mondo. En pluraj landoj, la dungitoj de Zara, kaj aliaj markoj de Inditex, ĝuas pri rajtoj konformaj al la devigoj menciitaj en tiu akordo.

Mirinde, ties praktikoj en Usono estas tute kontraŭaj. La dungitoj de Zara estas submetitaj al kondiĉoj de trudita partatempa laboro, malaltaj salajroj kaj por la etnaj malplimultoj, manko de promocia ebleco. Ili eĉ diras ke la direkcio de Zara en Novjorko limigas iliaj laborhorojn po 25 semajne por eviti devigojn koncerne san-asekuron.

En Usono, male al aliaj landoj, Inditex rifuzas praktike apliki la ĝeneralan akordon. En Usono, la laboristoj de Zara kaj Inditex ne ĝuas la samajn rajtojn de konsultado kaj intertraktado ol la laboristoj de aliaj landoj. En Usono, Inditex ne permesas – kiel ĝi faras en aliaj landoj – al la laboristoj havi la samajn rajtojn kaj libere elekti sindikaton, se ili deziras.

Usono : Labourstart kampanjo : Zara devas respekti la rajtojn de ties dungitoj

Retmesaĝo :

Mi interpelacias la mondan direkcion de Inditex kaj la direkcion de Zara en Usono, admonante ĝin apliki praktike la terminojn de ilia ĝenerala akordo kun UNI kaj permesi al la laboristoj libere elekti reprezentanton en la laboro. Mi asociiĝas kun la dungitoj de Zara en Usono, por ke, kunkune, ni povu ŝanĝi Zaran.

Usono : Labourstart kampanjo : Zara devas respekti la rajtojn de ties dungitoj

Labourstart kampanjo en Esperanto. Subtenu ĝin !

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2564

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }