23/11/2014
Titolita « There is no freedom here” : Silencing dissent in the UAE, estas raporto publikigita de Internacia Amnestio, la 18an de novembro 2014, kaj kiu emfazas la timigan etoson kiu regas en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj de post 2011. Fakte, pluraj aktivuloj estis turmentitaj, arestitaj kaj eĉ torturitaj en malliberejo.
La aŭtoritatoj alprenis ekstremajn aranĝojn por nuligi ĉiajn formojn da opozicio, kritiko aŭ reformpetoj imite de la Araba printempo.
La subpremo komencis post petskribo de grupo de 133 personoj adresita al la aŭtoritatoj en marto 2011, petante politikajn reformojn kaj rajton voĉdoni por parlamento. De tiam, pli ol 100 pacaj aktivuloj estis persekutitaj aŭ arestitaj pro ofendo al publika sekureco.
Dum la Granda Premio de Formulo 1 okazis la 22an kaj 23an de novembro, la raporto denuncas la diferencon inter la publika bildo ke la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj prezentas, nome vigla kaj moderna Ŝtato, kreska ekonomia povo, kiu rimarkiĝas per ties luksaj hoteloj, ĉielskrapantaj turoj, komercaj centroj je dizajna kulmino, kaj la realeco malpli brila kiun spertas la aktivuloj, persekutitaj kaj submetitaj al trudaj malaperoj, torturoj kaj aliaj mistraktadoj.
Amnestio petas de la aŭtoritatoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ke ili abolu la leĝojn kiuj kriminaligas esprimliberecon, aparte la leĝon pri informadikaj krimoj kaj la novan leĝon kontraŭ-terorisman. Internacia Amnestio petas ankaŭ de la aŭtoritatoj ke ili publike kondamnu torturon.