Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2014 4 20 /11 /novembre /2014 22:23

20/11/2014

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la bataloj oriente de Ukrainio mortigis averaĝe po 13 personojn tage de post la akordo pri batalhaltigo decidita pasintan 5an de septembro. Tio reprezentas mil mortintojn. La konflikto entute okazigis pli ol 4.300 viktimojn, inter kiuj multajn civilulojn.

Dum la batalhaltigo estas pli ol iam minacata, la Alta komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj, Zeid Ra'ad Al Hussein procedis ĉi-ĵaŭdon al homa bilanco. De meze de aprilo ĝis la 18a de novembro, 4.317 personoj mortis (inkluzive la 198 pasaĝeroj kaj membroj de la ekipaĵo de la flugo MH17 de la Malaysian Airlines) kaj 9.921 estis vunditaj oriente de Ukrainio inter la fortoj de Kievo kaj la separatistoj.

«Civiluloj plu estas mortigitaj, kontraŭleĝe detenitaj, torturitaj kaj malaperas», mencias la raporto, kiu denuncas «gravajn malobservadojn de homaj rajtoj fare de la armitaj grupoj». 1.700 civiluloj (el kiuj 22 infanoj) kaj separatistoj estis mortigitaj en Donecko, kaj ĉirkaŭ 850 aliaj en Lugansko, precizigas la raporto plenumita de 35 observantoj de UN por homaj rajtoj en Ukrainio. La raporto substrekas, ke temas pri «singarda taksado», sed «la nunaj nombroj de viktimoj povus esti pli altaj».

La komunikaĵo, kiu citas la ukrainiajn urĝajn servojn, ankaŭ mencias fortan kreskon de la nombro de personoj delokitaj interne de Ukrainio. Ili estis 275.489 la 18an de septembro kaj estas 466.829 du monatojn poste, la 19an de novembro.

De post la batalhaltigo, 957 personoj estis mortigitaj en la regiono, t.e averaĝe po 13 viktimoj tage. Ĉi-ĵaŭdon, la separatistoj de Donecko menciis unu mortinton kaj tri vunditojn en ties vicoj en 24 horoj. En la regiono de Lugansko, flegistino 58-jaraĝa estis mortigita kaj alia civilulo vundita en bombado de vilaĝo. En la fortoj de Kievo, ses personoj estis vunditaj.

http://www.humanite.fr/ukraine-13-morts-par-jour-dans-lest-depuis-le-cessez-le-feu-558206

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }