
03/11/2014
La forcejefikaj gasoj devus malaltiĝi de 40% ĝis 70% inter 2010 kaj 2050 por limigi la varmiĝon. La energia ŝanĝiĝo plenumenda kaŭzus perdon je 0,06 poentoj da tutmonda ekonomia kreskado.
La varmiĝo de la planedo akceliĝas kaj la kurso por redukti la emisiojn de CO2, kiu estigas ĝin, ne plu povas elteni ian ajn fiaskon, kiel en la Kopenhaga konferenco de 2009.
« Ni havas malmulte da tempo antaŭ malapero de la ebleco restadi sub la temperatura altiĝo de 2°C », diris dimanĉon Rajendra Kumar Pachauri, prezidanto de ISKŜ (Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo) kiu, ironia situacio, kunsidis en la dana ĉefurbo por liveri sian kvinan raporton. Grava dokumento unu jaron antaŭ la Pariza konferenco, kie akordo devas konkludi. Tiu akordo devontigos, ĉi-foje, ĉiujn landojn el la planedo klopodi por redukti siajn emisiojn de CO2.
Titana laboro
Tiu scienca datumbazo metas la politikajn decidantojn fronte al ties respondecoj. Restadi sub la nivelo de 2°C ne estos akirita sen intensaj streboj, drasta redukto de la tutmondaj emisioj de forcejefikaj gasoj: de - 40 ĝis – 70% inter 2010 kaj 2050, kaj de –100% antaŭ fine de 2100, alidirite neniu emisio en atmosferon.
Titana laboro, kiu mobilizos centojn da miliardoj da dolaroj antaŭ fino de 2030 por rezigni pri la fosiliaj energioj profite al renovigitaj energioj, kaj intensigi la energian efikecon.
Eĉ se multekosta, tiu energia ŝanĝiĝo ne kompromitus la tutmondan ekonomian kreskadon, laŭ la spertuloj de ISKŜ. Taksita inter 1,6% kaj 3% dum la jarcento, tiu ĉi malaltiĝus nur je 0,06 poentoj. Tiu taksado sin komprenas ekster ekonomiaj profitoj ligitaj al la malgraviĝo de la klimata ŝanĝiĝo (infrastrukturoj, agrikulturo, fiŝkaptado, sano, ktp.)
« La solvoj estas atingeblaj », opinias la prezidanto de ISKŜ. Ĉu ekzistas kialoj por esperi? Tute certe, ĉar la klimata demando estas «multe pli enkalkulata hodiaŭ de la privata sektoro, la lokaj komunumoj kaj la civitana socio», kiel eksplikas Nicolas Bériot, ĝenerala sekretario de la Nacia observejo pri efikoj de la klimata varmiĝo.
Tutmonda mobilizado
« Ne agadi kostus pli, multe pli », asertis Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Se ĝi ne estus « kontrolata », la klimata ŝanĝiĝo havus efikojn « gravajn, vastajn kaj neinversigeblajn » indikas la raporto de ISKŜ.
Specife por la plej vundebla loĝantaro, en Sudo. Por ili, la konsekvencoj estus eĉ pli gravaj koncerne nutraĵan sekurecon, disponon je trinkebla akvo, riskojn de inundoj kaj tempestoj, kun verŝajna kresko de delokiĝo de loĝantaro kaj konfliktoj por aliro al resursoj.
« Necesas, ke la Pariza akordo de 2015 donu politikan respondon je la nivelo de la konstato de la sciencistoj », pledis dimanĉon la francaj respondeculoj Laurent Fabius et Ségolène Royal. Kaj tiuj ministroj alvokis al « tutmonda kaj tuja mobilizado ». Pri tiu temo, la venonta klimat-konferenco, en Limao (Peruo) venontmonate, estos decidiga.