Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 novembre 2014 4 06 /11 /novembre /2014 14:21

06/11/2014

La premioj por libereco de amaskomunikilaro 2014 de Raportistoj sen limoj (RSL) estis aljuĝitaj la 5an de novembro al la ĵurnalistino Sanjuana Martinez, al la liberia ĵurnalo FrontPage Afrika kaj en la nova kategorio «net-civitano» al la sauda blogisto Raef Badawi. La premioj, je sumo de 2.500 eŭroj, estis aljuĝitaj por la dua sinsekva jaro kadre de la Monda forumo de demokratio organizita en Strasburgo fare de la Eŭropa Konsilio.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/sauda-arabio-16an-20an-de-junio-agadsemajno-por-liberigi-raif-badawi.html

La sauda Raef Badawi, 32-jaraĝa, estas kunkreinto de la interreta paĝaro Liberal Saudi Network, «interdiskuta reto, kies celo estas kuraĝigi la politikajn, religiajn kaj sociajn debatojn en Sauda Arabio».

Mallaŭda artikolo pri la religia polico kaŭzis lian arestadon en junio 2012 pro diskonigo de informoj kontraŭaj al publika ordo kaj religiaj valoroj, precizigas RSL. Li estis kondamnita pasintan majon al dek jaroj da malliberejo, 1.000 vipfrapoj kaj unu miliono da saudaj rialoj (ĉirkaŭ 200.000 eŭroj) pro «insulto al Islamo». La retpaĝaro estis fermita. La sauda monarkio situas ĉe la 164a loko en la klasifiko de RSL.

Sanjuana Martinez, 51-jaraĝa, estas sendependa ĵurnalisto kaj kunlaborantino de la ĵurnalo La Jornada. Fama pro sia agado favore al la lukto de la virinoj kaj infanoj viktimoj de mistraktado, ŝi estis minacita je morto post la publikigado de libro pri aferoj de seksaj ekscesoj ene de la katolika kleriko en Meksikio, precizigas la organizaĵo. Meksikio, 152a el 180 en la klasifiko pri gazetlibereco starigita de RSL estas ankaŭ la plej mortiga lando el la amerika kontinento por la ĵurnalistoj.

La ĵurnalo Frontpage Africa famiĝas siaflanke «de pluraj jaroj pro serioza esplorĵurnalismo, kiu ebligis malkaŝi multajn aferojn da koruptado kaj nepotismo en la regantaj klasoj de Liberio», indikas RSL.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }