09/11/2014
Por lukti kontraŭ kaŝmigrado, Barato elpensis impresan rimedon. La lando finkonstruas la plej longan muron de la mondo, laŭlonge de ties landlimoj kun Bangladeŝo.
Muro preskaŭ 3.300 kilometrojn longa, kun duobla barilo el nigraj fostoj, superita de pikdratoj, kaj ĉiujn 100 metrojn, gardistejo : la barata landlima polico ne hezitas pafi al tiuj, kiuj transpasas la muron.
Kio instigas la bangladeŝanoj transpasi la landlimon ? La respondo ŝajnas simpla : malriĉeco, troloĝantaro, ciklaj naturaj katastrofoj.
Fronte al kaŝmigrado, kaj diversaj ŝakradoj – la barataj aŭtoritatoj do uzas drastan manieron.
La fotisto Gaël Turine enketis surloke, por la magazino Géo. Li renkontis familiojn de viktimoj kaj eĉ soldaton.