23/11/2014
Bildo: Krime-tataroj tagon antaŭ la referendumo pri aneksado de la regiono al Rusio en marto 2014.
Tataroj estas persekutataj en Krimeo de post la aneksado de la duoninsulo fare de Rusio. Tion mencias la lasta raporto de la asocio Human Rights Watch. La asocio elvokas arestadojn kaj malaperojn de reprezentantoj de tatara malplimulto, fortan premon sur iliaj institucioj kaj gazetaron, kaj kvazaŭ-eksigon el la publika vivo de tiuj, kiuj rifuzas alpreni la rusian civitanecon. La Tataroj, islama malplimulto, reprezentas ĉirkaŭ 12% el la loĝantaro de la duoninsulo.
La «leĝo kontraŭ ekstremismo» estas amase uzata de la aŭtoritatoj de Krimeo kontraŭ la Tataroj, kaj ĉefe kontraŭ ĝiaj tradiciaj asembleoj, la Majliso. Nome de tiu leĝo, plejparte de la kunvenoj de la tatara komunumo estas malpermesataj. Multaj traserĉadoj estas plenumitaj, ofte sen leĝa permeso, en la moskeoj, la koranaj lernejoj kaj dekduo da privataj hejmoj.
La aŭtoritatoj asertas, ke ili serĉas «drogon, armilojn, kaj malpermesatan literaturon». Pluraj Tataroj estis arestitaj kaj almenaŭ 15 personoj, Tataroj aŭ por-ukrainiaj aktivuloj estis forrabitaj, 6 liberigitaj, du estis trovitaj mortintaj. La gvidantoj de Tataroj, Mustapha Ĝemilev kaj Refat Ĉubarov, ne plu havas permeson restadi en Krimeo.
Multaj amaskomunikiloj en la ukrainia kaj tatara lingvoj estas fermitaj. La ĵurnalo en tatara lingvo Avdert estas minacata pri fermado, ĉar ĝi uzis la terminojn «aneksado» kaj «okupado» pri la rusia ĉeestado en Krimeo. Fine, la Krimeanoj, kiuj rifuzas la rusian civitanecon perdis ankaŭ siajn rajtojn al publikaj laborpostenoj, kaj al proprieto. Ili ankaŭ suferas pri fortaj premoj de la aŭtoritatoj.
La protektado de Homaj rajtoj estis difektita depost la rusa okupado. La aŭtoritatoj ne alprenis la necesajn aranĝojn, ili ne enketis pri la ekscesoj plenumitaj de la tiel-nomataj «unuoj de memdefendo», fakte paramilitistaj fortoj, kiuj agadas en Krimeo de post februaro. Tiuj ĉi partoprenis en gravaj malobservadoj de homaj rajtoj, inkluzive forrabojn, mistraktadojn, kaj malaperojn de Krimeaj Tataroj kaj aliaj personoj konsiderataj kiel por-ukrainiaj. La Tataroj de Krimeo malkaŝe kontraŭstaris la rusan okupadon kaj publike kritikis la agadojn de Rusio en Krimeo, kaj la rusaj aŭtoritatoj alprenis aranĝojn celantajn tutevidente timigi kaj persekuti la membrojn de la tatara komunumo de Krimeo, kiujn ili konsideras por-ukrainiaj.