02/11/2014
En Turkio, miloj da personoj esprimis sian subtenon al la kurdaj batalantoj kiuj defendas Kobanê. Tiu siria kurda urbo fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ la organizaĵo Islama ŝtato. La plej granda kolektiĝo okazis en Dijarbakiro, ĉefa kurda urbo sud-oriente de la lando.
La manifestacioj kviete disvolviĝis. En Istanbulo, centoj da personoj partoprenis la defiladon alvoke de la ĉefa por-kurda partio DPP, Demokratia partio de la popolo.
« Tio estas agado tre pacema kaj demokratia », eksplikas Sebahat Tuncel, unu el la respondeculoj de la Partio, « la homoj estas tie por defendi pacon, kaj denunci la perfortan organizaĵon Islama ŝtato kiu minacas pacon en Mez-oriento. Ni subtenas fratecon en la regiono ».
« Ni estas tie por subteni la kurdan rezistadon. En Kobanê, ili defendas siajn rajtojn, pro tio mi estas tie », diras tiu viro.
Aliaj manifestacioj okazis en pluraj grandaj eŭropaj urboj. En Germanio, ĉirkaŭ 15.000 personoj mobiliziĝis. Defiladoj okazis ankaŭ en Londono, Bruselo, Parizo aŭ Liono.