Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 novembre 2014 5 14 /11 /novembre /2014 22:15
Italio : pluraj incidentoj dum manifestacioj

14/11/2014

Incidentoj inter manifestaciantoj kaj policistoj okazis vendredon en Italio dum protestaj agadoj kontraŭ la reformoj de la centra-maldekstra registaro.

Manifestaciantoj kolektiĝis en pluraj grandaj urboj por denunci la planon de reformoj antaŭviditaj de Matteo Renzi kaj la eŭropa politiko.

En Romo, ovoj kaj petardoj estis ĵetitaj direkte al la ministro pri Ekonomiaj aferoj. Flugoj estis nuligitaj pro strikoj en la flughaveno de Fiumicino.

Defilado estis organizita en Napolo sur parto de aŭtovojo, okaziganta gravajn trafikajn malfacilaĵojn.

Pluraj policistoj estis vunditaj en Milano kaj Padovo, laŭ la informagentejo Ansa.

Ankaŭ la studentoj partoprenis tiujn movadojn.

La registaro de Matteo Renzi spertas de pluraj semajnoj amasan publikan protestadon.

Striko en la publika kaj privata sektoroj estas antaŭvidita la 5an de decembro, kiu certe paralizos la tutan landon.

https://www.youtube.com/watch?v=n-FKTkWEZNE

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }