Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 novembre 2014 2 04 /11 /novembre /2014 15:44

04/11/2014

Spite kreskantajn streĉiĝojn ekde somero en Orienta Jerusalemo – aneksita de Israelo – kiu estigas timon de ĝenerala tumulto, la israela ministro pri internaj aferoj transiris novan etapon en la konkretigo de konstruaj projektoj, malgraŭ la opozicio de la internacia komunumo.

La ministrejo fakte permesis konstruadon de 500 loĝejoj en la kolonia kvartalo Ramat Ŝlomo – situanta sur la norda monteto de la urbo -, anoncis la israela kontraŭ-kolonia NRO «Pacon nun», lundon 3an de novembro.

Tiu programo de konstruado estas parto de du projektoj, kiujn la ĉefministro, Benjamin Netanjahu, donis instrukcion rapidigi, la 27an de oktobro, precizigis la NRO. La origina projekto temis pri 660 loĝejoj. La dua planas konstruadon de 400 loĝejoj en la juda kolonio Har Homa.

ISRAELO EGE KRITIKATA

Unu fojon pli, tiu decido estigis kritikojn kontraŭ Israelo, inter aliaj de Usono kaj Eŭropa Unio. Tiu ĉi instigis Israelon, komence de oktobro, «urĝe rezigni» pri tiuj intencoj.

La daŭrigo de la israela koloniado estas decidiga faktoro de tiuj streĉiĝoj, kaj unu el la ĉefaj obstakloj kontraŭ esploro de solvo pri la konflikto israela-palestina.

Krome, tiu anonco intervenas, dum la urbo estas scenejo de alfrontiĝoj pli kaj pli perfortaj. Pasintan 22an de oktobro, trimonata bebo kaj junulino 22-jara estis mortigitaj en atako per frakasveturilo.

Fama juda ekstremisma religiulo estis poste viktimo de murdo-provo la 29an de oktobro. Unu tagon poste, la supozita aŭtoro de la murdo-provo, islama aktivisto estis mortigita de la polico en sia hejmo. Tio estas nova etapo en la perforto, kiu instaliĝas en Jerusalemo de pluraj monatoj. Kelkaj observantoj timas pro tio, novan intifadon.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2014/11/03/israel-continue-a-construire-des-logements-dans-les-colonies-a-jerusalem-est_4517284_3218.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }