Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 novembre 2014 7 02 /11 /novembre /2014 16:40
Irlando : protestado kontraŭ akvo-fakturado

02/11/2014

La baldaŭa fino de senpageco de akvo en Irlando kondukis ĉirkaŭ 120.000 irlandanojn surstratiĝi en deko da urboj, por dua tago de protestado, dek ok monatojn antaŭ la deputita elektado, alvoke de la kolektivo Right2Water (rajto al akvo). La plej grava manifestacio kolektis 20.000 personojn en Dublino, laŭ la publika televidkanalo RTE.

La akvo-fakturado estis decidita kadre de la helpo-programo de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kaj de Eŭropa Unio. Fronte al la malkontenteco kion ĝi kaŭzas, la registaro proponis aranĝojn sed ne intencas rezigni.

« TEMAS NE NUR PRI AKVO »

Irlando, kies internacia helpo-programo komencita en 2010 finiĝis pasintan jaron, antaŭvidas ekonomian kreskon je 4,7% ĉi-jare, sed multaj loĝantoj ne ĝuas la efikojn de tiu ekonomia pliboniĝo kaj denuncas la politikon de la centra-dekstra registaro. « Temas ne nur pri akvo, sed pri tio, kio okazis tiujn kvin pasintajn jarojn », deklaris manifestacianto.

Dum parta deputita elektado organizita en septembro, 57% el la voĉdonantoj balotis por kandidatoj malfavoraj al la aranĝo pri akvo-fakturado kaj nur 17% por partioj de la registara koalicio.

La balotaj intencoj mencias la samajn tendencojn nacinivele. Opinisondo de la Instituto Milward Brown pasintan dimanĉon kreditas la Fine Gael de la ĉefministro Enda Kenny de 22% da voĉoj, t.e kvar poentoj malpli ol Sinn Féin, ĉefa organizaĵo kontraŭ la akvo-fakturado.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2014/11/02/les-irlandais-protestent-contre-la-facturation-de-l-eau_4516635_3214.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }