27/11/2014
Du junaj sirianoj eniris malsanulejon mardon en Ateno en stato de « malforteco » post komenco de malsatstriko unu tagon antaŭe kune kun 200 samnaciuloj, kiuj tendumas de unu semajno en la centro de Ateno, laŭ koincidaj informfontoj.
Ambaŭ viroj, el kiuj unu estas 25-jaraĝa, estis translokitaj en malsanulejon de Ateno post averto fare de Tutmondaj Kuracistoj al la grekaj aŭtoritatoj pri ilia sanstato.
Ĉirkaŭ 200 Sirianoj, inter kiuj familioj kaj infanoj, antaŭnelonge alvenintaj en Grekion, forlasis sian landon por eskapi la militon, kaj tendumas de unu semajno sur la placo Syntagma antaŭ la Parlamento por peti de la grekaj aŭtoritatoj « humanajn kondiĉojn » de loĝado.
Pluraj NROj pri homaj rajtoj manifestacias kun ili dum preterpasantoj ofertas nutraĵojn kaj vestaĵojn por protekti ilin kontraŭ malvarmo.
« La Sirianoj komencis malsatstrikon » de lundo, indikis Stella Nanu memorigante ke plejparte el ili ne havas hejmon kaj loĝas en etaj ĝardenoj aŭ sub arkadoj en la centro de Ateno.
Entute, 28.000 Sirianoj estis blokitaj en Grekio de komenco de januaro ĝis oktobro, kontraŭ 8.500 en 2013. Grekio estas unu el la ĉefaj enirejaj pordoj de la migrantoj al Eŭropa Unio.
« Ili sentas sin blokitaj en Grekio ĉar ili povas nek reiri al Sirio nek daŭrigi sian migradon sen legitimiloj al Nord-Eŭropo kie kelkaj deziras rekuniĝi kun proksimuloj aŭ labori », substrekas Stella Nanu.
http://www.afp.com/fr/info/sit-des-syriens-dans-le-centre-dathenes-deux-hommes-hospitalises