Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 novembre 2014 5 14 /11 /novembre /2014 10:15
Grekio : La kontraŭribela polico atakas la studentojn antaŭ politeknika lernejo

14/11/2014

Foto : studentinoj terurigitaj apud la politeknika lernejo (Photo: Orestis Seferoglou/Eleftherotypia

La kontraŭribela polico ekuzis surdigajn grenadojn kaj plorigajn gasojn por ataki centojn da studentoj kiuj provis organizi protestan kolektiĝon sur la politeknika areo en Ateno. Tio ŝajne okazigis dekojn da vunditoj.

La studentoj planis teni, hieraŭ vespere, ĝeneralan asembleon por interdiskuti pri la eventoj okazigintaj ĉe la Atena universitato, pli frue en la tago : la kontraŭribela polico intervenis (2 vunditoj) antaŭ la venontlunda memorfesto (ribelo de Politekniko sange subpremita de la militista junto)

Hieraŭ vespere, meze de teruraj scenoj la kontraŭribela polico ekuzis surdigajn grenadojn kaj plorigajn gasojn por ataki centojn da studentoj kiuj provis organizi protestan kolektiĝon en la politeknika areo en Ateno.

En video filmita elde balkono strato Sturnari, kie la studentoj sukcesis rompi la pordon flanke de universitato, riglita post ordono de la rektoro, oni povas vidi taĉmenton de MAT (kontraŭribela polico) ataki la studentojn kiuj manifestaciis proksimiĝante la enirejon ĉirkaŭ la 20a horo.

https://www.youtube.com/watch?v=4WCE6iCvK5g#t=23

La bildoj montras oficirojn – kiuj ŝajne tute ne petis disiĝon de la studentoj – ĉasante la studentojn, frapante sendistinge per klaboj, kaj pafante gasojn en homamaso alpremita ĉirkaŭ la universitata enirejo.

Tiu evento okazigis dekojn da vunditoj. Atestanto deklaris ke la fotoĵurnalisto Giannis Liakos el la agentejo InTime estis vundita ĉe la kapo per klabo fare de kontraŭribela policisto.

https://www.okeanews.fr/20141114-police-antiemeute-attaque-les-etudiants-devant-lecole-polytechnique

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }